ELEKTITAJ FABLOJ DE J. DE LA FONTAINE: LIBRO UNUA

I.—La cikado kaj la formiko.

Cikado kantadinteSomeron tutan,Troviĝis senprovizaĈe l’ veno de l’ malvarmo:Nenia plu pecetoDa muŝo aŭ vermeto.Ĝi iris tre malsataProksimen al formiko,Petante, ke ĝi pruntuGrenerojn por vivadiĜis nova la somero.«Per mia best-honoro,Ĝi diris, al vi tutanLa sumon kun procentoMi pagos post la vintro.»Sed estas ne pruntemaFormiko: tio estasMalbono lia sola.«Vi, kion do faradis,Ĝi diris, dum varm’ estis?—Tra l’ nokto kaj tra l’ tago,Kantadis mi senĉese.—Vi kantis! mi tre ĝojas;Nun iru do dancadi.»

II.—La korvo kaj la vulpo.

Sinjoro korv’, sur arbo sidante,En sia beko tenis fromaĝon.Per la odoro vulp’ allogite,Tiele al li parolis:«Bonegan tagon, moŝto la korva!Ho! kiel gracia kaj bela vi ŝajnas!Mi ne mensogas: se voĉonAl la plumaro similanVi havas, vere el la loĝantojDe la arbaretoj vi estas Fenikso».Aŭdinte, la korvo tremetas pro ĝojo,Kaj sian belan voĉon por montri,Ĝi larĝe sian bekon malfermas,Kaj lasas fali sian kaptaĵon.La vulpo ĝin prenis kaj diris: «Sinjoro,Eksciu vi, ke vivas flatistoPer helpo de kiu lin volas aŭskulti;Sendube fromaĝon ĉi tio meritas.»Konfuza kaj tre hontanta,Ĵuris la korvo, sed tro malfrue,Ke de nun neniu ĝin trompos tiele.

III.—La rano kaj la bovo.

Raneto bovon ekvidisŜajnantan al ĝi belkreska.Ĝi, kiel oveto apenaŭ diketa,Ĵaluze penadas, kaj sin plilarĝigas,Kaj sin plilongigas, por ke la bestegonDike ĝi povu egali;Kaj poste ĝi diris: «Rigardu, fratino,Ĉu tio sufiĉas? Ĉu mi jam sukcesis?—Ne—Sed nun?—Neniel—Mi fine egalas?—Ne, tute ne.» La besto maldikaŜvelis tiele, ke ĝi elkrevis.
Multege da homoj ne estas pli saĝaj:Malriĉa penadas imiti riĉulon;Princo senpova havas kortegon;Volas markizo havi palacon.

IV.—La du muloj.

Du muloj vojiris, la unu avenon,L’ alia la monon de l’ fisko portante.Ĉi tiu, fiera de ŝarĝ’ tiel bela,Marŝis levante la kaponKaj tintigante sian tintilon.Sed jen rabistoj alvenas,Kiuj, la monon ŝteli volante,Sin tuj sur la mulon de l’ fisko surĵetas,Kaj ĝin per la brido haltigas perforte.La mulo sin defendanteBategojn ricevis: ĝi plendas, ĝi ĝemas:«Ĉu tian, ĝi diras, meritis mi sorton?Tiu ĉi mulo, kiu min sekvas,El la danĝero sin mem eltiris,Sed en ĝin mi falas, kaj jam ekpereas,—Amiko, diris ĝia kunulo,Ne ĉiam utilas altrangon okupi;Se, kiel mi, vi mem estusServinta nur mueliston,Vi nun ne estus tiel malsana.

V.—La lupo kaj la hundo.

Lupo nur ostojn havis kaj felon,Ĉar akurate gardis la hundoj.Jen tiu ĉi lupo renkontas korthundonTre belan, brilharan kaj ankaŭ tre fortan,Kiu tra kampoj vagadis.Ataki ĝin kaj pece disŝiriSinjoro lupo tute deziris;Sed bataladi estis necese,Kaj tiel forta kaj grandaEstis la besto, ke ĝi tre povisSentime sin mem defendi.Tial humile sin proksimiĝasLa lupo, komencas interparoladon,Kaj laŭdas ĝin pro la ĝiaBonstato kiun ĝi tute miras.«Bela sinjoro, diris la hundo,Vi, kiel mi, grasa fariĝi nun povas.Lasu l’ arbarojn, al mi vi kredu;Ĉar tie estas viaj la fratojMalĝojaj, mizeraj, senhavaj vagistoj,Kiujn atendas mort’ pro malsato.Ĉar kio estas certa por lupoj?Neniam facila, sentima festeno;Nenio sen batalado.Min sekvu: vivadon pli bonan vi havos.—Sed, lup’ diris, kion faradi mi devos?—Ho! preskaŭ nenion, respondis la hundo;Forpeli la homojn portantajn bastononKaj petadantajn almozon,Flatadi domanojn, la mastron karesi,Kaj estos via salajroMultege da bonaj kaj sukaj manĝaĵoj:Restaĵoj de kokoj, restaĵoj de ŝafoj,Kaj ankaŭ multaj dolĉaj karesoj.»Jam feliĉaĵon la lup’ imagasKiu ĝin dolĉe plorigas.Irante, la kolon de l’ hundo ĝi vidisSenharan—«Sed kio ĝi estas, ĝi diris?—Nenio—Tamen?—Ho! bagatelo!—Pli klare diru—La ĉirkaŭkolo,Per kiu estas mi alligata,Kion vi vidas eble ekkaŭzis.—Ligata! rediris la lupo, libereĈu vi ne kuradas?—Ne, sed ĝi negrava.—Mi tiel grava ĝin taksas,Ke viajn festenojn mi tute ne volas,Kaj pro tiela prezo trezoronMi certe ne volus.» Ĉe tiuj ĉi vortoj,La lupo forkuris kaj kuras ankoraŭ.

VI.—La bovino, la kaprino kaj la ŝafino kuniĝitaj kun la leono.

Bovino, kaprin’ kaj fratino iliaŜafin’ kuniĝis iam kun fortaLeon’, grandsinjoro de la ĉirkaŭaĵo,Kaj faris komunaj profitojn kaj perdojn.Jen cervo kaptiĝis en ret’ de l’ kaprino.Ĝi alvenigis siajn kunulojn.Ĉe l’ veno ilia, per l’ ungoj kalkulisTuj la leon’ kaj diris: «Ni estasKvar por partopreni en tiu ĉasaĵo.»Ĝi tiam kvarpece distranĉis la cervonKaj prenis por sia la moŝto la partonUnuan, dirante: «Ĝi estas por mi mem,Ĉar mi nomata estas leono;Al mi apartenas la dua per rajtoDe ĉiuj konita, la rajt’ de l’ plej forta;Estante pli pova mi volas la trian;Se unu el vi tuŝos la kvaran;Mi tuje ĝin mortsufokos.»

VII.—La bissako. [6]

Zeŭs’ iam diris: «Antaŭ la miaMoŝto ekstaru ĉiuj vivantoj.Se iu ne estas kontenta je siaKorpformo, li povas ĝin diri sentime;Mi lian korpon aliformigos.Vi venu, simio, ĉar rajt’ estas al viParoli unue. Ĉi tiujn do bestojnRigardu; iliajn belformojn kun viajKomparu; ĉu vi nun estas kontenta?—Mi, kial ne? diris ĝi; ĉu do ne havasMi kvar piedojn kiel l’ aliaj?Neniam kritikis mi mian portreton.Sed frat’ mia, l’ urso, ja estas fuŝita:Konsilas mi ĝin sin neniam pentrigi.»La urso alpaŝis—sendube ĝi plendis—Kontraŭe: ĝi sian korpformon tre laŭdis,Kaj la elefanton kritikis, dirante,Ke estus bone fari pli longaLa ĝian voston, iom eltranĉiEl ĝiaj oreloj kaj aliformigiĈi tiun masegon malbelan kaj pezan.La elefanto, kvankam prudentaBestego, ne pli saĝe parolis,Ĝi trovis ke, laŭ opinio la ĝia,Moŝto balena estas tro dika.Formik’ mallongecon al pulo riproĉis,Kredante, ke estas ĝi granda koloso.Zeŭs’ ilin forsendis je si mem kontentajnKaj unujn l’ aliajn interkritikintajn.Sed pli malsaĝa estis ankoraŭLa gento la homa. Ĉar ĉiuj ni, linkojPor la aliaj, talpoj por ni mem,Ni ĉion al ni, al aliaj nenionPardonas. Ne per sama okuloNin kaj l’ aliajn ni vidas.La Mondkreinto kreis nin ĉiujnBissakportantoj: postan la poŝonLi faris por niaj difektoj, l’ antaŭanPor la difektoj de l’ homoj aliaj.
[6][6] Bissako (bis-sako) = sako kun du poŝoj.

VIII.—La hirundo kaj la birdetoj.

En siaj vojaĝoj hirund’ estis multonLerninta: kiu multon vidadis,Povas pri multo memori.Ĉi tiu sciis antaŭsentadiLa fulmotondron eĉ plej malgrandan,Kaj antaŭ ol ĝi estis krevonta,Ĝin ĝi anoncis al la maristoj.Okazis, ke kiam kanabo semiĝas,Ĝi vidis plugiston kovrantan per semoMultege da sulkoj. «Ĝi al mi ne plaĉas,Ekdiris ĝi al la birdetoj; mi povosForflugi aŭ vivi en lok’ malproksima;Sed kion vi faros? Ĉu vidas vi manonTra la aero travojirantan?Nu! tio, kion ĝi nun disŝutas,Al vi mem tre baldaŭ pereon alportos;Ĉar ĉe l’ somera tempo naskiĝosKaptiloj por vin envolvi,Aŭ retoj por vin ekkapti;Per unu vorto, multaj maŝinojPor vin ĉu mortigi, ĉu malliberigi.Atentu! minacas la pat’ aŭ la kaĝo;Tial do, al mi vi kredu,Ekmanĝu tiun ĉi semon.»La birdoj ĝin mokis, ĉar ili tra l’ kampojTrovis tro bonan paŝtaĵon.Kiam verdiĝis la kanabejo,Hirund’ diris: «Herbon post herbo elŝiruKion produktis tiu ĉi semoLa malbenita, alieCertega estas via pereo.»—Malbonaĵ-profeto kaj babilemega!Ĉiuj ekkriis, belan oficonAl ni vi trudas! Pli ol mil birdojEstus necesaj por senherbigiTiun ĉi tutan kantonon.»Kiam kanabo plenmaturiĝis,Hirundo aldonis: «Ĝi estas ne bona;Sem’ malutila frue grandiĝas.Sed, ĉar ĝis nun oni min kredis neniel,Tuj kiam vi vidos, ke tero de semoKovriĝos, kaj ke la vilaĝanojNe sin okupante je siaj la grenoj,Faros militon al la birdetoj;Tuj kiam kaptiloj kaj retoj ekkaptosLa birdojn, de loko al loko ne flugu,Restadu en hejmo, aŭ flugu fremdlanden;Imitu l’ anasojn, koturnojn aŭ gruojn;Sed, kiel ni, vi ne povasTranspasi l’ ondojn kaj la dezertojn,Nek al aliaj mondoj alflugi.Por vi do rimed’ sola estas senriska:En kavon de muro vin mem tuj enfermu.»Jen la birdetoj, lacaj ĝin aŭdi,Ĉiuj ekpepis tiel konfuzeKiel Trojanoj, kiam KasandroLa buŝon nur ekmalfermis.La sama sorto ilin atingis,Ĉar sklavoj fariĝis sennombraj birdetoj.
Ni sekvas nur niajn la proprajn instinktojn,Kaj la malbonon ni nur atentasKiam ĝi estas veninta.

IX.—La urbrato kaj la kamprato.

Gastama urborato,En manier’ afabla,Invitis kamporatonAl bonaj manĝrestaĵoj.
Sur Turkan tapiŝetonMetiĝis la manĝaro.Nur Dio scias kiomElĝojis la du fratoj!
La manĝo estis bonaKaj granda l’ apetito;Sed iu ilin ĝenis,Dum ili ĝoje manĝis.
Ĉe l’ pordo de la ĉambroEkaŭdis ili bruon.Urbrato tuj forkuras;Amiko ĝia sekvas.
Sed jen la bruo ĉesas;Revenas tuj la ratoj,Kaj diras la urbano:«Ni finu la rostaĵon.
—Ne, diris la alia;Vi morgaŭ al mi venu;Vi tie ja ne trovosFestenon tute reĝan;
Sed ĝenas min nenio;Sentime mi manĝadas.Adiaŭ: for plezuron,Se timo ĝin malhelpas!»

X.—La lupo kaj la ŝafido.

Tro ofte triumfas la vol’ de pli forta.Tion per fablo ni pruvos.
En akvo kuranta ektrinkis ŝafido;Alvenis la lupo, serĉante ĉasaĵonKaj pro malsato tien allogite.«Kial la akvon ci malpurigas?Kolere diris la besto:Al mi ci pagos cian sentimon.—Sinjoro, diris la ŝafideto,Ne koleriĝu la via moŝto;Sed volu vi konsideri,Ke en la fluo je dudek paŝojPli sube ol vi mi min sensoifigas,Kaj sekve vian trinkaĵonMi malpurigi tute ne povas.—Ĝin ci malpurigas, respondis la lupo,Kaj ci min kritikis la jaron pasintan.—Sed kiel, rediris la ŝafo, ĝin fariMi povis? Mi tiam ne estis naskita:Mi suĉas ankoraŭ la mian patrinon.—Se ci ne povis, frat’ cia faris.—Mi fraton ne havas—El ciaj parencojUnu do faris, ĉar min ne multeIndulgas vi mem, kaj paŝtitoj kaj hundoj.Nun, kiel oni diris, min venĝiMi devas.» Tuj ĝi la ŝafidon forportisKaj manĝis sen ia riproĉ’ konscienca.

XI.—La ŝtelistoj kaj la azeno.

Azenon ŝtelinte sin interbatadisDu sentaŭguloj: unu ĝin gardiVolis, l’ alia volis ĝin vendi.Dum la pugnobatoj flugetis, kaj penisLa du ŝtelistoj sin mem defendi,Alvenas tria rabisto,Kiu la beston forkaptas.
L’ azeno estas ofte provinco,Kiun envias iaj regnestroj,Ĉu Turka, Hungara, ĉu eĉ Transsilvana,Kaj multajn aliajn mi povus elnombri,Tiom da tiaj princoj troviĝas!Sed ofte l’ akiro ne estas por ili,Ĉar ilin kvara princo pacigas,Prenante por si mem l’ azenon ŝtelitan.

XII.—La Morto kaj la malfeliĉulo.

Senĉese ia malfeliĉuloAl help’ alvokis la Morton.«Ho Mort’! kiel bela, li diris, vi ŝajnas!Tuj venu fini mian mizeron.»Venante la Mort’ kredis lin kontentigi.Ĝi puŝas la pordon, eniras, sin montras:«Ho! kion mi vidas? for tian objekton!Li diris, ho! kiel ĝi estas malbela,Kaj kiom al mi da terur’ ĝi alportas!Ho Mort’! ne alpaŝu! Ho Mort’! tuj foriru!»
Meceno estis spritega;Li diris: «Faru min unubraka,Senkrura, podagra kaj kripla, se nur miVivados, mi estos sufiĉe kontenta.»Ĝin, Morto, aŭskultu kaj venu neniam.

XIII.—La Morto kaj la arbohakisto.

De multaj branĉaĵoj kovrite, sub pezoDe ŝarĝ’ sia kaj de la jaroj ĝemanteKaj kurbigite, arbohakistoMultpeze marŝadis kaj sian dometonDe fum’ nigrigitan, penadis atingi.En fino lacega pro pen’ kaj doloro,Demetas li sian branĉfaskon kaj plendasJe sia sorto malfeliĉega.«Ĉu unu plezuron mi ĝuis tra l’ vivo?Ĉu hom’ pli malriĉa sur tero vivadas?Neniam ripozon, ne ĉiam eĉ panonMi havas! L’ edzino, l’ infanoj, l’ impostoj,La kreditoro kun la servutoPlenigas je zorgoj la mian vivadon.»Li vokas la Morton. Ĉi tiu tuj venas,Kaj ekdemandas, kion li volas:«Al mi, li diris, helpu reŝarĝiĈi tiun branĉaron: ĝi estos ne longa.»
La Mort’ ĉesigas ĉian doloron,Sed ĝin neniam alvoku:Toleri suferon prefere ol morton,Estas la homa devizo.

XIV.—La vulpo kaj la cikonio.

Iam la vulpo manĝon preparisKaj cikonion invitis.La manĝ’ estis simpla kaj tute senriĉa:Ĝi havis nur pecon viandan en saŭcoFluida, ĉar ĝi vivis avare.La saŭc’ en teleron estis verŝita;Eĉ unu guteton ne povis ekkaptiLa cikonio; sed la ruzuloRapide englutis la tutan manĝaĵon.Post kelkaj tagoj, la cikonio,Volante sin venĝi, invitis la vulpon.«Volonte, ĝi diris, ĉar kun la amikojMi ĉiam agadas senceremonie.»En horo dirita, ĝi kuris al domoDe l’ cikonio sia la gasto;La afablecon ĝian tre laŭdis,Kaj trovis la vespermanĝonTre ĝustatempe elkuirita.Ĝi ĝojis pro la bonodor’ de l’ viandoPecete hakita kaj ŝajne bongusta;Ĉar—tio estas tute kredebla—Kun grandapetito ĝi estis veninta.La cikonio la hakitaĵonEn vazon mallarĝan kaj longan enmetis.La beko de l’ bird’ en ĝin povis eniri,Sed estis pli dika la buŝo de l’ vulpo.Ĝi hejmen malsate revenis, hontanteSimile al vulp’ de kokino kaptita,Kaj mallevante siajn orelojnKun sia vosto inter la kruroj.
Trompantoj, por vi tion mi skribas:Trompinte, vi estos tutsame trompitaj.

XV.—La Knabo kaj la instruisto.

En jena fablo volas mi konigiDe malsaĝulo la riproĉojn vanajn.
Sur bordo de rivero petolante,En l’ akvon iam falis juna knabo.Salik’, feliĉe por li, tie estis,Kies branĉaĵo, dank’ al la ĉielo,Lin savis; ĉar al branĉo de l’ arbetoLi sin alkroĉis. Pasas instruisto;La knab’ ekkrias: «Helpu, mi pereas!»La lernejestro tiam sin turnante,Malĝustatempe, kun gravega voĉo,Lin ekriproĉas: «Ho! la sentaŭgulo!Li diris, vidu kien lin deĵetisMalsaĝo lia: iru do nun zorgiFriponojn tiajn! Kiel malfeliĉajJa estas la gepatroj, kiuj devasObservi ĉiam tiajn petolulojn!Kiom da peno ili havas!» ĈionDirinte, li al bord’ la knabon portis.
Ĉi tie multajn homojn mi kritikas,Ĉar en la fablo povas rekoniĝiLa babilema, kaj la kritikema,Kaj ankaŭ la pedanta scienculo.Popolon grandan ĉiuj certe faras,Ĉar tiujn rasojn benis la Kreinto.En ĉiuj la aferoj ili serĉasOkazon por ekzerci sian langon.—«Amiko mia! el danĝer’ min tiru;Ci poste faros cian paroladon!»

XVI.—La koko kaj la perlo.

Perleton koko trovisKaj ĝin al juvelistoNajbara ĝi tuj portis.«Mi trovas ĝin belega,Ĝi diris, sed greneroPli bona estus por mi.»
Manskribon nesciuloHeredis; ĝin li portisProksimen al libristo.«Mi trovas ĝin plenscia,Li diris, sed moneroPli bona estus por mi.»

XVII.—La burdoj kaj la mielmuŝoj.

Laŭ sia labor’ laboristo taksiĝas.
Mielaj tavoloj forlase troviĝis.Jen ilin burdoj ekpetis;Sed tuj protestis abeloj,Kaj vespon elektis por juĝi l’ aferon.Ne estis facile dekreton eldoni,Ĉar la atestantoj certigis,Ke ĉirkaŭ l’ tavoloj bestetoj flugemaj,Zumemaj, longetaj, brunflavaj kaj tiajKiel l’ abeloj longe vidiĝis.Sed kio? estis signoj similajĈe la burdaro. Embarasite,La vesp’ informiĝon denove farigis.Kaj, por sciiĝi pli bone,Ĝi formikaron aŭskultis;Sed la afero ne povis klariĝi.«Por kio, mi petas, ekdiris abeloTre saĝa, taŭgas ĉi tio?Ekkomencite de ses monatoj,En sama stato staras l’ afero,Kaj dume perdiĝas la mieltavoloj.Jam temp’ estas ke la juĝisto rapidu;Ĉu l’ urson li ne lekis sufiĉe? [7]Sen tiom da vortoj, da kontraŭparoloj,Skribaĵoj kaj transskribaĵoj,Laboru ni kaj la burdoj;Vidiĝos, kiu kun dolĉmieloPovas konstrui ĉelojn artplenajn.»Rifuzis la burdoj, montrante per tio,Ke art’ tia scion ilian superas,Kaj la mielajn tavolojnLa vesp’ aljuĝis al l’ abelaro.
Se nur tiele ĉiuj procesojJuĝiĝus, laŭ la Turka metodo!La simpla saĝo estus leĝaro,Kaj la elspezoj plimalgrandiĝus.Sed nun daŭrigante procesojn longege,Nin oni ŝteladas, rabadas, senigas;En fin’ la juĝisto englutas la ostron,Kaj restas nur ŝeloj por la procesintoj.
[7][7] Esprimo proverba signifanta «daŭrigi tre longe ian proceson».

XVIII.—La kverko kaj la kano.

Iam la kverko diris al kano:«Vi havas la rajton kulpigi naturon:Birdeto por vi ŝarĝ’ estas peza;Venteto, se ekblovanteĜi nur eksulkigas la supron de l’ akvo,La vian kapon fleksigas;Dum mia fruntego, al Alpoj simila,Ne sole haltigas la sunajn radiojn,Sed de l’ ventego batojn elmokas.Bloveto por vi estas ventego;Blovego ŝajnas al mi zefiro.Se vi nur naskiĝus sub la foliaroPer kiu mi kovras la proksimaĵon,Suferus vi pli malmulte:Mi gardus vin de l’ ventego.Sed vi plej ofte naskiĝasĈe l’ bordoj malsekaj de l’ regnoj de l’ vento.Por vi tre maljusta do ŝajnas naturo.—La via kompato, respondis l’ arbeto,El kor’ bona venas; sed estu sentima:La ventoj pli multe vin ol min turmentas;Fleksiĝas mi, ne rompiĝas.Ĝis nun vi venkis batojn iliajn,Sed ni la finon atendu.»Ĉe tiuj ĉi vortoj, alkuras el maroNaskit’ la plej forta de l’ norda ventego:La arb’ kontraŭstaras, flegsiĝas l’ arbeto;Kun forto pli granda reblovas la vento,Kaj plifortiĝas tiele,Ke elradikas tute l’ arbegon,Kies kapego ĉielon atingisKaj ĝis la Tartaro aliris piedoj.

Entradas más populares de este blog

Princo Serebrjanij: ĈAPITRO XXV. Preparado al batalo

Karlo: 19. Kuracisto.

Princo Serebrjanij: ĈAPITRO II. La novaj konatuloj