ELEKTITAJ FABLOJ DE J. DE LA FONTAINE: ANTAŬPAROLO

Jam multaj tradukoj de la ĉefaj verkoj literaturaj, precipe Hamleto de Shakespeare, Kaino de Byron, Iliado de Homero, La Gefratoj de Göthe, La Neĝa Blovado de Puŝkin, Unua Brandfaristo de Tolstoï, k. t. p., elpruvis en maniero nediskutebla, ke Esperanto tre taŭgas por la literaturo. Tia rezultato estas gravega. Ĝi efektive plivastigos la kampon kaj la rolon de la nova lingvo internacia, kaj altiros pli grandan nombron da adeptoj el tiuj personoj, kiuj, ne estante komercistoj nek vojaĝantoj, povas kredi, ke malofte ili havos okazon uzadi Esperanton.

Ni do pensis, ke provante esperantigi La Fablojn de La Fontaine (La Fonten), ni helpos al la plivastigo de la Zamenhofa lingvo kaj povos allogi al nia afero kelke da niaj samlandanoj.

Sed nun kiamaniere traduki tiujn ĉi fablojn? Per prozo aŭ per versoj rimitaj?

Certe la prozo permesas al la tradukanto sekvi la tekston pli laŭvorte kaj forlasi nenian detalon; sed ĝi estas peza, iafoje malgracia kaj la plej ofte malresponda al la fabla stilo rapida, kvazaŭ flugila, kaj kies indo konsistas ne sole en la vortoj sed ankaŭ en la ritmeco.

Per versoj rimitaj? Sed ĉe tia okazo mil malfacilaĵoj, preskaŭ nevenkeblaj, kontraŭstaras antaŭ la tradukanto. Oni sciu efektive, ke Esperanto kalkulas apenaŭ kvardek aŭ kvindek vortfiniĝojn diferencajn, dum la franca lingvo posedas almenaŭ cent kvindek da tiuj. Plie en Esperanto la substantivoj preskaŭ solaj havas la finiĝojn oonojojn; la verboj—la finiĝojn asisosus, k. t. p. Sekve preskaŭ ĉiam ia substantivo devas rimiĝi kun alia substantivo; verbo—kun verbo; nominativo, akuzativo—kun nominativo, akuzativo; tempo de estanteco—kun tempo de estanteco, k. t. p. sed ĉe la lingvo franca, la finiĝoj estas tiel multaj, ke ia vorto, kia ajn ĝi estas, povas rimiĝi kun vorto el speco la plej diferenca. Fine en Esperanto la rimo ne estas bona ĉe la vortoj multsilabaj, se ĝi ne konsistas el du silaboj samsonaj. Voli do esperantigi versaĵon francan per versoj rimitaj, ĝi estas penadi ludi sur instrumento dukorda pecon muzikan aranĝitan por violono kvarkorda.

Sed feliĉe, se Esperanto ne povas batali kun la franca poezio pri la rimo, ĝi revenĝe triumfas facile pri unu alia punkto. Ĝi efektive, dank’ al sia maniero de akcentado de silaboj, povas verki versojn ritmigitajn el ritmoj la plej diversaj. Oni povas diri, ke en tiu ĉi rilato, ĝia liro posedas tiom da kordoj kiom la liroj greka kaj latina. Ĝi ja povas ankaŭ soni harmonie per versoj iambaj, troĥeaj, daktilaj, amfibraĥaj, hekzametraj, pentametraj, k. t. p.

Tia diverseco de metroj poeziaj al ni permesis traduki verse la fablojn Lafontenajn, ne deviĝante elturmenti la tekston kaj dekliniĝi malproksimen de la originalo. Dank’ al la fleksebleco de tiuj ĉi metroj, ni penadis reprodukti, kiel eble plej multe, la mezuritan longecon, tio estas la saman nombron silaban de la versoj francaj.

Ni aldonas tie ĉi kelkajn mallongigitajn klarigojn pri la versofarado esperanta, por la legontoj de kiuj ĝi ne estas sufiĉe konata.

Versaĵo estas ĉiu verko skribita laŭ certa ritmo. Ritmo en la versoj estas harmonia kaj laŭtakta alternado de silaboj akcentitaj kaj neakcentitaj [1] en tia maniero, ke de unu akcentita silabo ĝis la alia en la elparolado pasas ĉiam egala mezuro da tempo.

Krom ritmo, versaĵo ordinare (kvankam ne ĉiam) havas ankoraŭ rimojn, t. e. egalsonan finiĝadon de la versoj [2].

Versaĵo povas havi rimojn (versoj rimitaj) aŭ esti sen rimoj (versoj blankaj); sed ritmon ĝi nepre devas havi, ĉar rimita parolo sen ritmo estas nur rimaĵo, sed ne versaĵo.

La kuniĝo de unu silabo akcentita kun unu aŭ kelkaj silaboj neakcentitaj estas nomata piedo.

La plej uzataj piedoj estas troĥeo [3] ˉ ˘, iambo ˘ ˉ, daktilo ˉ ˘ ˘, amfibraĥo ˘ ˉ ˘, anapesto ˘ ˘ ˉ.

Versaĵo povas esti skribita aŭ per piedoj unuspecaj (ekzemple versaĵo iamba, kiu konsistas sole el iamboj, daktila, kiu konsistas el daktiloj, k. t. p.), aŭ per piedoj miksitaj. (En la lasta okazo, en la piedoj malplisilabaj la silaboj estas elparolataj iom pli longe, por ke ilia mezurtempo estu egala al la mezurtempo de la piedoj plisilabaj).

Ekzemploj de versoj.

1. Troĥeo:
Su̅r lă | ka̅mpŏ, | fo̅r dĕ l’ |mo̅ndŏ,A̅ntaŭ̆ | no̅ktŏ | de̅ sŏ|me̅rŏ,A̅mĭ|ki̅nŏ | e̅n lă | ro̅ndŏKa̅ntăs | ka̅ntŏn | pri̅ l’ ĕs|pe̅rŏ
(Liro de Esperantistoj, paĝo 10.)

2. Iambo:
Ĕn ni̅g|ră no̅k|tŏ tu̅|tĕ so̅|lĕMĭ sta̅|răs ga̅r|dŏn se̅n|păro|lĕ;Ĕra̅răs fo̅r | lă pe̅n|sŏ mi̅|ăĂl mi̅|ă do̅|mŏ fa̅|mĭli̅|ă
(Liro p. 20.)

3. Daktilo:
Sa̅rkăs knă|bi̅nŏ kă|na̅bŏnA̅pŭd ĝăr|de̅nŏ sĭn|jo̅ră;Ŝi̅n ălaŭ̆|de̅tŏ dĕ|ma̅ndăs:«Ki̅ăl vĭ | ti̅ŏm dŏ|lo̅ră?»
(Liro p. 112.)

4. Amfibraĥo:
Ĕn me̅zŏ | dĕ no̅ktŏ, | ĕn blu̅ă | ĉĭe̅lŏ,Trăflu̅gĭs | kăj ka̅ntĭs | plĕj be̅lă | ănĝe̅lŏ.Kăj nu̅bŏj | kăj ste̅lŏj | kăj lu̅n’ ĕn | ĭra̅dŏĂte̅ntĭs | kŭn ĝo̅jŏ | jĕ l’ sa̅nktă | kănta̅dŏ.
(Liro p. 32.)

5. Anapesto:
Mĭ răko̅n|tĭs ăl ma̅|rŏ sĕnbo̅r|dăPrĭ lă gra̅n|dăj tŭrme̅n|tŏj ĕn ko̅|rŏ,Kăj pĕr bru̅|ŏ măllaŭ̅|tă dĕ l’ o̅n|dŏjĜĭ rĕspo̅n|dĭs ăl mi̅ | kŭn făvo̅|rŏ.
(Liro p. 106.)

6. Versoj mikspiedaj:

Ĉar la reciprokaj kombinoj de diversaj piedoj povas esti tre multaj, tial ankaŭ la specoj de versoj mikspiedaj estas multaj. Ni donos tie ĉi nur kelkajn ekzemplojn:

a) Mikspiedaj versoj tipaj, en kiuj en la tuta versaĵo la kombinoj estas faritaj laŭ severe difinita ordo, ekzemple:
Fo̅rtĕ nĭ | sta̅rŭ|, fra̅tŏj ă|ma̅tăj,Pŏr ni̅ă | sa̅nktă | ăfe̅rŏ!Ni̅ bătă|la̅dŭ | ku̅nĕ tĕ|na̅tăjPĕr u̅nŭ | be̅lă | ĕspe̅rŏ!
(Liro p. 7.)
Ĕn vĕspe̅r|ŏ sŏme̅r|ă || vŏjĕvo̅|dŏ kŏle̅|răĂl lă he̅j|mă kăste̅|lŏ răpi̅|da̅s;Ăl lă li̅|tŏ ĕdzi̅|nă || kŭn tĕru̅|rŏ sĕnfi̅|năLĭ ălve̅|năs,—nĕni̅|ŭn lĭ vi̅|dăs.
(Liro p. 12.)

b) Mikspiedaj versoj sentipaj. Ekzemple:
Gu̅tŏ dĕ | plu̅vŏ | ĕnfa̅lĭs | fo̅jĕĔn gra̅ndăn | prŏfu̅ndăn | ma̅rŏn.Ho̅! ĝĭ | fo̅rtĕ | ĕkkri̅ĭs | mălgo̅jĕ,Vĭda̅ntĕ | lă va̅stăn | ăkva̅rŏn.
(Liro p. 70.)

La longeco de versoj povas esti:

a) Ĉiam egala. Ekzemple:
Supre staras sur la mondoLa silenta kapeleto,En la valo, ĉe la fonto,Ĝoje kantas paŝtisteto.
(Liro p. 22.)

Tie ĉi la tuta versaĵo konsistas el versoj 8-silabaj;

bTipe malegala, se versoj de unu longeco laŭ severe difinita tipo alternas kun versoj de alia longeco.  Ekzemple:
Trĕ ĉa̅rmĕ | ĝĭ lu̅mĭs, | lă su̅nŏ | răva̅ntă,Ĕn mi̅ă | dĕ vi̅vŏ | măte̅nŏ;En brusto kuraĝo kaj forto bolanta,Espero kaj kredo en pleno.
(Liro p. 23.)

En tiu ĉi versaĵo post ĉiu verso 12-silaba iras verso 9-silaba.
Ho, mia kor’, ne batu maltrankvile,El mia brusto nun ne saltu for!Jam teni min ne povas mi facile,Ho, mia kor’!
(Liro p. 11.)

En tiu ĉi tuta versaĵo la versoj ripetiĝas ĝis la fino egale en la sekvanta ordo: verso 11-silaba, v. 10-silaba, v. 11-silaba, v. 4-silaba.

cSentipe malegala. Ekzemple:
I̅ăm lă | kve̅rkŏ | di̅rĭs ăl | ka̅nŏ:(10 silaboj)«Vĭ ha̅văs | lă ra̅jtŏn | kŭlpi̅gĭ | nătu̅rŏn:(12 silaboj)Bĭrde̅tŏ | po̅r vĭ | ŝa̅rĝ’ ĕstăs | pe̅ză;(10 silaboj)Vĕnte̅tŏ, | se̅ ĕkblŏ|va̅ntĕ(8 silaboj)Ĝĭ nu̅r ĕk|sŭlki̅găs | lă su̅prŏn | dĕ l’ a̅kvŏ,(12 silaboj)Lă vi̅ăn | ka̅pŏn | flĕksi̅găs.(8 silaboj)
(Fabloj de La Fontaine, p. 40)

Angulemo, la 26an de Aŭgusto 1903.

____________________________

[1] En aliaj lingvoj oni distingas silabojn longajn kaj mallongajn.

[2] La egalsoneco devas nepre komenciĝi de la lasta akcentita vokalo. Tiel ekzemple la vorto kor’ povas rimiĝi kun for, komenco povas rimiĝi kun potenco, sed oni ne povas rimi ekzemple veturi kun fari, kvankam ambaŭ finiĝas per i kaj eĉ per ri.

[3] Per ˉ ni signifas silabon akcentitan kaj per ˘ silabon neakcentitan. En aliaj lingvoj tiuj ĉi signoj montras silabojn longajn kaj mallongajn.

Entradas más populares de este blog

Princo Serebrjanij: ĈAPITRO XXV. Preparado al batalo

Karlo: 19. Kuracisto.

Princo Serebrjanij: ĈAPITRO II. La novaj konatuloj