Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde: LA PLENA DEKLARO PRI LA AFERO; SKRIBITA DE DOKTORO JEKYLL

Mi naskiĝis en la jaro 18…a, heredonto de granda riĉeco, naturdotita plie per bonegaj talentoj, inklina laŭ karaktero al la laboremo, amanta la estimon de la saĝuloj kaj bonuloj inter miaj kunhomoj, kaj, tial—kion oni povus supozi—kun ĉia garantio por honoroplena kaj distingata estonteco. La plej malbona el miaj kulpoj, efektive, estis ia malpacienca gajeco de temperamento, tia, kia ĉe multaj faris la feliĉecon, sed kian mi trovis malfacile akordigebla kun mia ĉiondeviga deziro tenadi alte la kapon kaj elmontradi pli ol ordinare gravan vizaĝon antaŭ la publiko. Okazis el tio, ke mi kaŝis miajn plezurojn, kaj ke, atinginte la aĝon de l’ pripensado kaj komencinte ĉirkaŭrigardi kaj konsideri mian progreson kaj lokon en la mondo, mi jam staris kompromitita en profunde trompa maniero de vivo. Multaj homoj eĉ fanfaronegus tiajn neregulaĵojn, pri kiaj mi estis kulpa; sed pro la altaj celoj, kiujn mi al mi antaŭmetis, mi rigardis kaj kaŝis ilin kun sento de honto preskaŭ morbida. Estis do pli la postulema naturo de miaj aspiroj, ol ia speciala malnobleco de miaj kulpoj, kiu faris min tio, kio mi estis, kaj per fosaĵo eĉ pli profunda ol ĉe la plejmulto, disigis en mi tiujn regionojn de la Bono kaj Malbono, kiuj dividas kaj kompletigas la duoblan naturon de la homo.
Kvankam mi estis tiel profunde duoblaganto, mi neniel estis hipokritulo; miaj ambaŭ flankoj estis tute seriozaj; mi ne estis pli mi mem, kiam mi forlasis la sindetenadon kaj ĵetis min en la honton, ol kiam mi laboradis malkaŝe pri la disvastigo de la scio, aŭ pri la forigo de l’ doloro kaj la sufero. Kaj hazarde okazis, ke la direkto de miaj sciencaj studoj, kiuj kondukis tute al la mistikismo kaj al la transcendismo, reagis kaj forte lumigis sur ĉi tiun konscion pri la ĉiama batalado inter miaj membroj. Kun ĉiu tago, kaj de ambaŭ flankoj de mia inteligento, la morala kaj la intelekta, mi tiel alproksimiĝis konstante al tiu vero, per kies parta eltrovo mi estas kondamnita al tia terura pereo, nome: la vero, ke la homo efektive ne estas unu, sed du. Estis ĉe la morala flanko, kaj en mia propra persono, ke mi lernis konstati la entutan kaj primitivan duecon de la homo, mi eksentis pri la du naturoj, kiuj konkuradis en la kampo de mia konscienco, ke eĉ se oni povus prave eliri, ke mi estas unu aŭ la alia, tio estas nur tial, ke mi estis radike ambaŭ, kaj jam frue en mia vivo, eĉ antaŭ ol la direkto de miaj sciencaj eltrovoj komencis inspiri la plej nudan eblecon de tia miraklo, mi kutimiĝis pensadi kun plezuro, kiel en amata revo, pri la disigo de tiuj elementoj. Se nur ĉiu, mi diris al mi, povus esti loĝigita en apartan identaĵon, tiam de la vivo estus forprenita ĉio, kio estis neelportebla; la maljustulo povus iri laŭ sia vojo, liberigite de la aspiroj kaj riproĉado de sia pli pia ĝemelo, kaj la justulo povus iri konstante kaj sendanĝere sur sia vojo supren, farante bonaĵojn, en kiuj troviĝas lia plezuro, kaj jam ne plu elmetata kontraŭ la malhonoro kaj la pentofarado pro ĉi tiu ekstera malbono. Por la homaro estas ja malbeno, ke tiuj reciproke maltaŭgaj faskeroj estis tiel kunligitaj, ke en la doloregata ventro de l’ konscio, ĉi tiuj polusaj ĝemeloj senĉese interbatalas. Kiel do ilin disigi?
Ĝis tie atingis miaj pripensadoj, kiam, kiel mi jam diris, la misteron komencis klarigi flanka lumo de la tablo laboratoria. Mi komencis elsenti, pli profunde ol ĝis nun estis dirite, la tremantan nemateriecon, la nebulsimilan ŝanĝiĝemecon de ĉi tiu ŝajne fortika korpo, en kiu ni marŝas vestitaj. Mi konstatis, ke kelkaj ĥemiaj agentoj havas la kapablon, skui kaj malantaŭentiri tiun karnan vestaĵon, tutsame kiel vento povus skui la kurtenojn de pavilono. Mi ne nur rekonis mian naturan korpon apartan de la nura aŭro kaj radilumo de kelkaj el la potencoj el kiuj konsistis mia spirito, sed ankaŭ sukcesis kunmeti drogon per kiu tiuj potencoj povus esti detronigitaj de ilia supereco, kaj per kiu dua formo kaj vizaĝo povus esti anstataŭigitaj, neniel malpli naturaj al mi, pro tio ke ili estis la esprimo de pli malnoblaj elementoj de mia animo.
Mi hezitis longe antaŭ ol provi praktike tiun ĉi teorion. Mi bone sciis, ke mi riskas morti; pro tio, ke iu drogo, kiu tiel potence regis kaj skuis la citadelon mem de la individueco, povus, per la plej eta parto de superdozo aŭ la plej malmulta maloportuneco pri la momento de elmontro, tute forviŝi tiun nematerian loĝejon, kies ŝanĝon per ĝia efiko mi atendis. Sed la tento al eltrovo tiel eksterordinara kaj profunda, fine venkis la sugestiojn de la timo. Mi jam antaŭlonge pretigis mian tinkturaĵon; mi tuj aĉetis, de firmo de apotekistoj, grandan kvanton de iu speciala salo, kiun mi sciis per miaj eksperimentoj esti la lasta ingredienco bezonata, kaj malfrue en unu malbenita nokto, mi kunmetis la elementojn, rigardis ilin boli kaj fumi kune en la glaso, kaj kiam la agitiĝo ĉesis, kun forta ardo de kuraĝo mi eltrinkis la miksturon.
Sekvis doloregoj plej turmentaj: grincado de la ostoj, mortiga naŭzo, kaj teruro de spirito, ne malpli intensa, ol tiu sentebla en horo de l’ naskiĝo aŭ de l’ morto. Poste, tiuj agonioj rapide ekkvietiĝis, kaj mi rekonsciiĝis kvazaŭ el granda malsano. Estis io stranga en miaj sentoj, io nepriskribeble nova, kaj, pro ĝia noveco, nekredeble dolĉa. Mi sentis min pli juna, pli malpeza, pli feliĉa en mia korpo; interne mi konsciis pri iu kapturnanta senzorgeco, pri fluado de malordaj voluptemaj imagoj, kurantaj kiel muelilfluo tra mia fantazio, pri disiĝo de la ligiloj de l’ devo, pri nekonata sed ne senkulpa animolibereco. Mi sciis, kun la unua enspiro de tiu ĉi nova vivo, ke mi estas pli malvirta, dekoble pli malnobla, ke mi vendiĝis kiel sklavo al mia originala malbono, kaj la penso, en tiu momento, stimulis kaj gajigis min kiel vino. Mi etendis la manojn, ĝojegante en la noveco de tiuj sentoj, kaj ĉe tio, mi subite eksciis, ke mia staturo iom malgrandiĝis. En tiu tempo ne estis spegulo en mia ĉambro; tiu, kiu staras apud mi dum mi nun skribas, estis tien portita poste, kaj por la celo mem de tiuj aliformiĝoj. La nokto, tamen, jam preskaŭ tagiĝis; la loĝantoj de mia domo kuŝadis plej profunde dormantaj, kaj mi decidis, ekscitita kiel mi estis de espero kaj triumfo, riski iri sub mia nova formo al mia dormoĉambro. Mi transiris la korton, mi glitis tra la koridorojn, kiel fremdulo en mia propra domo, kaj alveninte en mian ĉambron, mi vidis, la unuan fojon, la aspekton de Edward Hyde.
Mi devas paroli ĉi tie pri mia teorio sole, ne dirante tion, kion mi scias, sed tion, kion mi supozas la plej verŝajna. La malbona parto de mia naturo estis malpli fortika, malpli disvolvita, ol la bona, kiun mi ĵus eksigis. Plie, en la daŭro de mia vivo, kiu estis estinta, malgraŭ ĉio, naŭ dekone vivo de l’ penado, de l’ virto kaj de l’ memregado, la malbona parto estis multe malpli ekzercita kaj eluzita. Kaj tial okazis, mi pensas, ke Edward Hyde estis tiom pli malgranda, pli maldika, pli juna ol Harry Jekyll. Kiel la bono ekbrilis el la vizaĝo de unu, tiel same la malbono estis skribita larĝe kaj klare sur tiu de la alia. Plie, la malbono lasis sur tiu korpo la stampon de kripleco kaj kadukeco. Kaj tamen, kiam mi rigardis tiun malbelan monstron en la spegulo, mi konsciis nenian antipation, kontraŭe, mi sentis ja eksalton de bonveno. Ĉi tio, ankaŭ, estis mi. Ĝi ŝajnis natura kaj homa. Laŭ miaj okuloj, ĝi portis pli vivan bildon de l’ spirito, ĝi ŝajnis pli difinita kaj unuobla, ol la neperfekta kaj dividita vizaĝo, kiun mi ĝis nun kutimis nomi la mia. Kaj ĝis tiu punkto mi estis sendube prava. Mi rimarkis ke, kiam mi portis la ŝajnon de Edward Hyde, neniu povis alproksimiĝi al mi sen videbla antipatio de l’ karno. Ĉi tio, laŭ mia opinio, estis tial, ke ĉiuj homoj, kiaj ni renkontas ilin, estas kunmiksitaj el la bono kaj la malbono, kaj, Edward Hyde, sola, en la vicoj de l’ homaro, estis pura malbono. Nur momenton mi restis antaŭ la spegulo; mi devis ankoraŭ provi la duan kaj decidigan eksperimenton; restis ankoraŭ konstati, ĉu mi perdis nerepreneble mian individuecon, kaj devos antaŭ la tagiĝo forkuri el domo jam ne plu mia, kaj, rapidante returnen al mia kabineto, mi denove pretigis kaj trinkis la miksturon, denove suferis la turmentegojn de tiu kvazaŭmorto kaj rekonsciiĝis denove kun la karaktero, la staturo, kaj la vizaĝo de Harry Jekyll.
En tiu nokto mi estis atinginta la fatalan kruciĝon de l’ vojoj. Se mi estus alproksimiĝinta al mia eltrovaĵo laŭ pli nobla spirito, se mi estus riskinta mian eksperimenton dum mi estis sub la influo de malavaraj aŭ piaj aspiroj, ĉio estus alie, kaj, el tiuj agonioj de l’ morto kaj naskiĝo, mi estus elirinta anĝelo anstataŭ diablo. La drogo povis neniel distingi, nek diabla nek dia ĝi estis; ĝi nur skuis la pordojn de l’ malliberejo de mia temperamento, kaj, kiel ĉe la kaptitoj en Philippi, elkuris tio, kio interne staris. En tiu tempo mia virto dormetis; mia malvirto, vekadita de l’ ambicio, kaptis vigle kaj rapide la okazon, kaj la rezultinta elĵetaĵo estis Edward Hyde. Tial, kvankam mi nun havis tiel du karakterojn, kiel ankaŭ du mienojn, unu estis tute malbona, kaj la alia estis ankoraŭ la malnova Harry Jekyll, tiu malharmonia kombinaĵo pri kies virtigo kaj plibonigo mi jam lernis malesperi. La ŝanĝo do estis tute al la pli malbona flanko.
Eĉ en tiu tempo, mi ankoraŭ ne tute venkis mian antipation kontraŭ la tedeco de vivo de studado. Mi ankoraŭ foje havis inklinon al gajeco, kaj, pro tio, ke miaj plezuroj estis, je l’ plej indulga nomo, ne tro dignoplenaj, kaj ĉar mi ne nur estis bone konata kaj honore estimata, sed ankoraŭ fariĝis maljunulo, ĉi tiu nekonsekvenceco de mia vivo fariĝis por mi ĉiutage pli ĝenanta. Estis ĉitiuflanke, ke mia nova potenco tentis min ĝis sklaviĝo. Necesis nur trinki la miksaĵon, por tuj demeti la korpon de l’ fama profesoro, kaj surmeti, kiel densan mantelon, tiun de Edward Hyde.
Mi ridetis pro la ideo; ĝi ŝajnis al mi, tiutempe, humoraĵo, kaj mi faris miajn pretigojn kun la plej granda zorgo. Mi luis kaj meblis tiun domon en Soho, al kiu Hyde estis postsigne sekvota de la polico; mi dungis, kiel dommastrinon, virinon, kiun mi bone sciis silenta kaj senskrupula. Aliflanke mi sciigis al mia servistaro, ke iu S-ro Hyde (kiun mi priskribis) devos havi plenan liberecon kaj aŭtoritaton en mia domo sur la placo; kaj por ŝirmi min kontraŭ eventualaj akcidentoj, mi eĉ faris tie vizitojn kaj igis min bone konata persono en mia dua rolo. Poste mi faris tiun testamenton, kiun vi tiom multe kontraŭparolis, tiamaniere ke, se io okazus al mi en la persono de D-ro Jekyll, mi povus transiri en tiun de Edward Hyde sen mona perdo. Kaj tiel ĉirkaŭita de remparoj, kiel mi supozis, sur ĉiu flanko, mi komencis profiti la strangan imunecon de mia situacio.
Jam okazis ja, ke la homoj dungis bravulaĉojn por fari iliajn krimojn, dum ilia propra persono kaj reputacio sidis ŝirmate. Mi estis la unua, kiu tion faris por propra plezuro. Mi estis la unua, kiu povis tiel klopodi antaŭ la publika okulo kun ŝarĝo de afabla respektindeco, kaj jen, en la daŭro de momento, kiel ia lerneja bubo deŝiri tiujn pruntaĵojn kaj salti kapon antaŭe en la maron de l’ libereco. Sed por mi, en mia netravidebla mantelo, la sendanĝereco estis absoluta. Pensu nur—mi eĉ ne ekzistis! Nur permesu al mi trakuri en mian laboratorion, donu al mi nur du-tri sekundojn por miksi kaj gluti la trinkaĵon, kiu staris ĉiam preta, kaj Edward Hyde, kion ajn li estus farinta, forpasus kiel spirnebuleto sur spegulo, kaj jen, anstataŭ li, kviete en sia hejmo, pretigante la noktomezan lampon en sia studejo, homo, kiu povis senriske ridi je l’ suspekto, troviĝus Harry Jekyll.
La plezuroj, kiujn mi rapidis serĉi sub mia alikorpaĵo, estis, kiel mi jam diris, maldecaj, sed, en la manoj de Edward Hyde, ili baldaŭ ekfariĝis monstraj. Reveninte de iu el tiuj ekskursoj, mi ofte profundiĝis en ia mirado pri mia alikorpa malnobleco. Tiu demono familiara, kiun mi elvokis el mia propra animo, kaj forsendis solan por plenumi sian bonan plezuron, estis estaĵo esence malica kaj kanajla; kun ĉiu lia ago kaj penso centrita en si mem; kun besta avideco drinkanta la plezuron el kia ajn grado de turmento, tiel neŝancelebla, kiel homo el ŝtono.
Harry Jekyll foje staris konsternegita antaŭ la agoj de Edward Hyde; sed la situacio estis ekster la kampo de ordinaraj leĝoj, kaj inside malpezigis la premon de la konscienco. Estis ja Hyde, kaj Hyde sola, kiu estis kulpa. Jekyll mem ne estis pli malbona; li revekiĝis al siaj bonaj ecoj ŝajne nedifektita; li eĉ kutimis, kiam tio estis ebla, rapidi por malfari la malbonon faritan de Hyde. Kaj tiel lia konscienco dormetadis.
Pri la detaloj de la malgloro, al kiu mi tiel kunkonsentis (ĉar eĉ nun mi ne povas konfesi, ke mi ĝin faris) mi ne intencas priparoli; mi volas nur montri la avertojn kaj la intersekvajn paŝojn, per kiuj alproksimiĝis mia puno. Unu malfeliĉo okazis, kiun, pro tio, ke ĝi ne havis sekvon, mi nur aludetos. Kruelega ago kontraŭ infanino vekis kontraŭ min la koleron de preteriranto, kiun mi rekonis antaŭ kelkaj tagoj kiel vian parencon; kuracisto kaj la familio de la infanino kuniĝis kun li; estis momentoj, kiam mi timis pri mia vivo, kaj fine, por kontentigi ilian tro justan koleron, Edward Hyde devis alkonduki ilin al la pordo de Harry Jekyll kaj pagi ilin per ĉeko subskribita per lia nomo. Sed tiu ĉi danĝero estis facile forigita el la estonteco, per la transmeto en alian bankon de monsumo sub la nomo de Edward Hyde mem, kaj kiam, malantaŭen klinante mian skribmanieron, mi provizis subskribon al mia duulo, mi pensis, ke mi sidas jam ekster la atingo de la fatalo.
Preskaŭ du monatoj antaŭ la mortigo de Sir Danvers, forestinte el la hejmo por unu el miaj aventuroj, de kiu mi revenis je malfrua horo, mi vekiĝis la sekvintan tagon en lito kun sentoj iom strangaj. Vane mi ĉirkaŭrigardis, vane mi vidis la decan meblaron kaj grandan amplekson de la ĉambro en mia domo sur la placo, vane mi rekonis la desegnaĵon de la litkurtenoj, io ankoraŭ insistadis, ke mi ne estas tie, kie mi estas, ke mi ne vekiĝis tie, kie mi ŝajnas esti, sed en la ĉambreto en Soho, en kiu mi kutimis dormi en la korpo de Edward Hyde.
Mi ridetis kaj, laŭ mia psikologia maniero, komencis mallaboreme esplori la elementojn de ĉi tiu iluzio, iafoje refalante dume en komfortan matenan dormeton. Mi estis ankoraŭ tiel okupata kiam, dum unu el miaj pli sendormaj momentoj, mia rigardo ektrafis mian manon. Nu, la mano de Harry Jekyll estis profesia laŭ formo kaj grandeco: granda, firma, blanka kaj de agrabla aspekto. Sed la mano, kiun mi nun rigardadis, sufiĉe klare en la flava lumo de Londona mateno, kuŝantan duonfermitan sur la littukoj, estis malgrasa, sulkita, osta, sombre pala kaj dense kovrita de nigra kresko da haroj. Ĝi estis la mano de Edward Hyde.
Mi certe rigardis ĝin dum preskaŭ duona minuto, antaŭ ol la teruro vekiĝis en mia brusto tiel subite kaj tremige kiel la ekbruego de cimbaloj, kaj eksaltegante el la lito, mi kuregis al la spegulo. Ĉe la vidaĵo, kiun renkontis miaj okuloj, mia sango ŝanĝiĝis en ion treege maldensan kaj glacian. Jes, mi kuŝiĝis Harry Jekyll, kaj vekiĝis Edward Hyde. Kiel klarigi tion? mi al mi demandis, kaj poste, kun alia eksaltego de teruro, kiel ripari tion? Estis malfrue en la mateno, la servistaro jam leviĝis, ĉiuj miaj drogoj estis en la kabineto—longa irado estis ja malsupren sur du ŝtuparoj, tra la posta irejo, trans la korton kaj tra la anatomia teatro, de tie, kie mi tiam staris terurita. Mi ja povus eble kovri mian vizaĝon, sed kion tio helpos, se mi ne povos kaŝi la aliformigon de mia staturo? Kaj tiam kun trasentata dolĉeco de senpremiĝo mi memoris, ke mia servistaro jam kutimis la venadon kaj reiradon de mia duulo. Jen baldaŭ mi vestis min, kiel eble plej bone, per vestoj konvenaj al mia amplekso: baldaŭ pasis tra la domo, kie Bradshaw min rigardegis kaj retiriĝis pro tio, ke li vidas S-ron Hyde je tia horo kaj en tia stranga vestaĵo, kaj, post dek minutoj, jen D-ro Jekyll reeniris sian propran formon kaj sidiĝis kun malheliĝinta frunto, por simuli [29] matenmanĝon.
Malgranda ja estis mia apetito. Ĉi tiu neklarigebla okazaĵo, ĉi tiu renversiĝo de mia antaŭa spertado, ŝajnis, kiel la Babilona fingro sur la muro, elskribi la literojn de mia kondamniĝo, kaj mi komencis, pli serioze ol iam, pripensi la rezultatojn kaj eblecojn de mia duobla ekzistado. Tiu parto de mi, kiun mi havis la povon projekcii, en la lasta tempo multe ekzerciĝadis kaj nutriĝis; al mi en la lastaj tagoj ŝajnadis kvazaŭ la korpo de Edward Hyde pligrandiĝas, kvazaŭ (kiam mi portadis tiun formon) mi konscias pli riĉan fluon de sango, kaj mi komencis ekvidi danĝeron ke, se ĉi tio estos multe daŭrigata, la ekvilibro de mia naturo povos esti por ĉiam renversita, ke la kapablo de laŭvola ŝanĝiĝo povos esti perdita, kaj la karaktero de Edward Hyde fariĝos nerevokeble mia. La potenco de la drogo ne ĉiam montriĝis egala. Unu fojon, tre frue en mia karerio, ĝi restis tute senefika; de tiu tempo je pli ol unu okazo, mi estis devigita duobligi, kaj unufoje, kun granda risko de morto, triobligi la kvanton, kaj tiu malofta necerteco ĵetis ĝis nun la solan ombron sur mian kontentecon. Nun, tamen, pro la okazo de tiu mateno, mi estis devigata konstati, ke dum komence la malfacilaĵo estis, deĵeti la korpon de Jekyll, lastatempe ĝi grade sed decide translokiĝis al la alia flanko. Ĉio do ŝajnis montri al la jena konkludo, ke mi malrapide perdas mian unuan kaj plibonan memon, kaj iom post iom enkorpiĝas en mian duan kaj pli malbonan.
Inter tiuj du, mi komprenis, mi jam devas elekti. Miaj du naturoj havis la komunan memoron, sed ĉiujn aliajn fakultojn plej neegale posedis inter si. Jekyll (kiu estis kunmetaĵo) jen kun la plej akraj timoj, jen kun avida gustaĉo projektis kaj partoprenis la plezurojn kaj aventurojn de Hyde: sed Hyde estis indiferenta pri Jekyll aŭ nur memoris lin kiel la monta bandito memoras la kavernon, en kiu li sin kaŝas kontraŭ la persekutado. Jekyll sentis pli ol patran intereson; Hyde sentis pli ol filan indiferentecon. Kunligi mian sorton kun tiu de Jekyll, estus morti rilate al tiuj apetitoj, je kiuj mi de longatempe min indulgadis kaj kiujn mi jam de kelka tempo dorlotis. Kunligi ĝin kun Hyde, estus morti pri mil interesoj kaj aspiroj kaj fariĝi por ĉiam malestimata kaj senamika. La marĉando povus aperi neegala, sed estis ankoraŭ alia afero kunpesinda; ĉar, dum Jekyll turmente suferadus en la fajroj de la abstinenco, Hyde eĉ ne konscius, kion li perdis.
Kvankam strangaj estis miaj cirkonstancoj, la kondiĉoj de tiu ĉi interbatalo estas tiel malnovaj kaj banalaj, kiel la homo mem; efektive la samaj allogoj kaj timoj ĵetas la ludkubon por kiu ajn tentata kaj tremanta pekulo, kaj okazis ĉe mi, kiel okazas ĉe la plej granda nombro de miaj similuloj, ke mi elektis la pli bonan parton, kaj poste mankis al mi la forto, mian elekton plenumadi.
Jes, mi preferis la maljunan kaj malkontentan doktoron, ĉirkaŭitan de amikoj kaj tenantan honestajn esperojn, kaj mi diris decidan adiaŭon al la libereco, al la rilata juneco, al la facila paŝo, saltanta pulso kaj sekretaj plezuroj, kiujn mi ĝuis en la alivesto de Hyde. Tiun ĉi elekton mi faris eble kun ia senkonscia rezervo, ĉar mi nek forlasis la Soho’an domon, nek detruis la vestojn de Edward Hyde, kiuj ankoraŭ kuŝis pretaj en mia kabineto. Dum du monatoj, tamen, mi restis fidela al mia decido; dum du monatoj mi vivadis laŭ tia vivo de severmoreco, al kia mi neniam antaŭe atingis, kaj ĝuis la kompensojn de aprobanta konscienco. Sed kun la tempo fine foriĝis la freŝeco de mia timo, la laŭdoj de mia konscienco ekfariĝis kutimo; min ekturmentegis afliktiĝoj kaj sopiroj, kvazaŭ Hyde baraktus por la liberiĝo, kaj, fine, en horo de morala malforteco, mi denove kunmetis kaj englutis la aliformigan trinkaĵon.
Mia diablo estis tenita longatempe en kaĝo, li liberiĝis furiozega. Mi sentis, eĉ jam dum mi trinkis la miksturon, pli senbridan, pli furiozan emon al la malbono. Mi supozas, ke sendube estis tio, kio vekis en mia animo tiun ventegon de senpacienco, kun kiu mi aŭskultis la ĝentilaĵojn de mia malfeliĉa viktimo; almenaŭ mi deklaras antaŭ Dio, ke neniu homo morale sana povus esti kulpa pri tia krimo pro tiel bagatela incito, kaj ke mi frapis en humoro ne pli racia ol tiu, en kiu malsana infano rompus ludilon.
Tuj la spirito de la infero vekiĝis en mi, kaj furiozis. Kun paroksismo de ĝojo mi disbategis la pasivan korpon, gustumante ĝojegon ĉe ĉiu bato, kaj nur kiam la laceco komencis sekvi, subite dum la plej alta punkto de mia deliro, trapikegis mian koron malvarma spasmo de teruro. Disiĝis nebulo; mi ekvidis, ke mi metas mian vivon en danĝeron, kaj mi forkuregis de la sceno de tiuj ekscesoj, fieriĝante eĉ dum mi tremas, kun mia avideco por la malbono kontentigita kaj stimulita, kaj mia amo al la vivo altigita ĝis la plej ekstrema grado. Mi kuregis al la domo en Soho, kaj detruis miajn paperojn; de tie mi ekiris tra la lanternolumitajn stratojn, en la sama dividita ekstazo de spirito, ĝojegante pri mia krimo, gajkore projektante aliajn por la estonteco, kaj tamen, ankoraŭ rapidirante kaj aŭskultante, ĉu sekvas min la paŝoj de la venĝanto. Hyde havis kanton sur la lipoj dum li kunmetis la miksturon, kaj trinkante ĝin li toastis la mortinton. Apenaŭ la agonio de la transformiĝo ekĉesis disŝiri lin, jam Harry Jekyll, kun fluantaj larmoj de dankemeco kaj memriproĉo, falis genuen kaj levis la kunplektitajn manojn al Dio. La vualo de la memindulgo estis disŝirita de supre ĝis malsupre, kaj mi vidis mian vivon kiel tuton: mi sekvis ĝin de la tagoj de mia infaneco kiam mi iris manon ĉe mano, kun mia patro, tra la memoferemaj penadoj de mia profesia vivo, por alveni, foje kaj ree, kun la sama sento de nerealeco, ĉe la malbenitaj teruraĵoj de la vespero. Mi volis kriegi, mi penis kun larmoj kaj preĝoj sufoki la amason da malbelegaj imagaĵoj kaj sonoj, kiuj ariĝis en mia memoro kontraŭ mi, kaj, ankoraŭ, inter miaj petegoj, la fi-vizaĝo de mia kanajleco rigardadis fikse en mian animon. Kiam la akreco de tiu ĉi memriproĉo ekmortiĝis, ĝi estis sekvita de sento de ĝojo. De nun Hyde estos neebla; ĉu mi volos, aŭ ne volos, mi estas de nun enfermita en la plibona parto de mia ekzistado, kaj, ho, kiel mi ĝojis pensi pri tio! Kun kia volonta humileco mi akceptis denove la ĉirkaŭbarojn de l’ vivado natura! Kun kia sincera spirito de forlaso mi ŝlosis la pordon, per kiu mi tiel ofte iris kaj revenis, kaj dispremegis la ŝlosilon sub mia piedo!
Kun la sekvinta tago, venis la sciigo, ke la mortigo estis observita, ke la kulpo de Hyde estas evidenta al la mondo, kaj ke la viktimo estas viro alta en la publika estimado. Ne nur krimo estis, sed tragedia malsaĝaĵo. Mi pensas, ke mi ĝojis scii tion; mi pensas, ke mi ĝojis pro tio, ke miajn pli bonajn impulsojn tiel ĉirkaŭremparis kaj gardis la teruroj de la eŝafodo. Jekyll estis nun mia rifuĝejo; Hyde elrigardetu eĉ nur dum momento, kaj la manoj de ĉiuj homoj tuj leviĝos por lin kapti kaj mortigi.
Mi decidis per mia estonta konduto reaĉeti la estintecon, kaj mi povas honeste diri, ke mia decido portis iom da bona frukto. Vi scias mem, kiel fervore dum la lastaj monatoj de la pasinta jaro, mi laboradis por mildigi la suferojn de aliaj; vi scias, ke multo estis farita, kaj ke la tagoj pasis por mi trankvile kaj preskaŭ feliĉe. Kaj mi ja ne povas vere diri, ke min enuigis ĉi tiu bonfara kaj senkulpa vivado; mi kontraŭe kredas, ke mi ĉiutage ĝuis ĝin pli plene; sed min ankoraŭ malbenis mia dueco de intenco; kaj, kiam fine iom post iom eluziĝis la unua akreco de mia pento, mia pli malnobla parto, tiel longe dorlotita, tiel mallonge enĉenigita, komencis ekmuĝi por liberiĝo. Mi ja ne revis revivigi Hyde; tion eĉ ekpripensi tremigis min ĝis frenezeco; ne, en mia propra personeco stariĝis la tento ankoraŭ unu fojon petoli kun mia konscienco, kaj kiel ordinara sekreta pekanto mi fine submetiĝis al la atakoj de la tentado. Al ĉio venas fino; la plej vasta mezurilo fine pleniĝas, kaj ĉi tiu mallonga cedo al mia malboneco fine detruis la ekvilibron de mia animo. Estis bela, klara, januara tago, malseke subpiede, kie la frosto degelis, sed kun sennuba ĉielo, kaj «Regent’s Park» [30] estis plena de vintraj pepadoj kaj dolĉa pro odoroj de printempo. Mi sidis en la sunlumo sur benko; la besto en mi lekadis la lipojn pro rememoro; la spirita parto estis iom dormema, promesante postan penton sed ankoraŭ ne incitita ĝis komenco. Nu, mi al mi diris, mi ja nur similas al miaj najbaroj, kaj poste mi ridetis, komparante min kun aliaj homoj, komparante mian ageman bonvolon kun la maldiligenta krueleco de ilia malzorgo. Kaj en la momento mem de tiu vanta fanfaronema penso, ekkaptis min spasmo, terura naŭzo kaj plej mortiga tremo. Tiuj forpasis kaj lasis min svenema, kaj poste, dum siavice la sveneco kvietiĝis, mi ekkonstatis ŝanĝon en la karaktero de miaj pensoj; pli grandan maltimecon, malestimon al la danĝero, solviĝon de la ligiloj de l’ devo. Mi rigardis malsupren, miaj vestoj pendis senforme sur miaj malŝvelintaj membroj; la mano kuŝanta sur mia genuo estis sulkoplena kaj vila. Mi estis denove Edward Hyde. Antaŭ unu momento, al mi estis ankoraŭ garantiita la estimo de ĉiuj homoj, mi estis riĉa, amata—kun manĝo pretigata por mi en mia propra hejmo—kaj nun mi estas jam la komuna persekutaĵo de l’ homaro, ĉasata, sendoma, konata mortiginto, sklavo por la pendigilo.
Mia prudento ŝanceliĝis, sed ne tute min forlasis. Miaj drogoj estis en ŝranko en mia kabineto, kiel mi povos atingi ilin? Jen la problemo, kies solvon—premegante per la manoj miajn tempiojn—mi nun devas entrepreni. La laboratorian pordon mi mem jam fermis. Se mi provus eniri per la domo, miaj propraj servistoj min sendus al la eŝafodo. Mi ekkomprenis, ke mi devos uzi alian manon, kaj pensis pri Lanyon. Kiel lin trafi? Kiel alkonsentigi lin? Supozu, ke mi evitos kaptiĝon sur la stratoj, kiel mi povos eniri en lian domon? Kaj kiel mi, nekonata kaj malplaĉa vizitanto, povos decidigi la faman kuraciston rabi la kabineton de sia kolego, D-ro Jekyll? Tiam mi rememoris, ke restadas al mi unu parto de mia originala karaktero: mi povas skribi laŭ mia propra skribmaniero. Tuj kiam ekbrilis en mi tiu ideo, klariĝis al mi la tuta vojo, kiun mi devos sekvi. Mi do ordigis mian vestaron kiel eble plej bone, kaj, alvokante al pasanta fiakro, mi veturigis min al hotelo sur Portland Street, kies nomon mi per ia hazardo memoris. Pro mia aspekto,—kiu efektive estis sufiĉe komika, kiel ajn tragedia la sorto, kiun kovris ĉi tiuj vestoj,—la veturigisto ne povis kaŝi sian ridemon. Mi grincigis la dentojn kontraŭ lin kun ekventego de diabla furiozo; kaj la rideto forvelkis sur lia vizaĝo,—feliĉe por li,—ankoraŭ pli feliĉe por mi, ĉar, nur momenton plu, kaj mi lin jam certe deŝiregus de sur lia sidejo. Enirinte la hotelon, mi ĉirkaŭrigardis kun tia malluma mieno, ke la servistoj ektremis; neniun rigardon ili interŝanĝis dum mia ĉeesto; sed sklaveme ricevis miajn ordonojn, kondukis min al privata ĉambro kaj alportis al mi skribilaron. Hyde, en danĝero pri sia vivo, estis al mi estaĵo nova; skuita de supermezura kolero, streĉita ĝis mortigemo, avidega kaŭzi al iu doloron. Li tamen estis ruzulo; venkis sian koleregon per granda peno de l’ volado; verkis siajn du gravajn leterojn, unu al Lanyon kaj unu al Poole, kaj por ke li ricevu certigon, ke ili efektive estis metitaj en la poŝton, li ordonis, ke oni ilin rekomendu. De tiam, li sidadis la tutan tagon apud la fajro en la privata ĉambro, mordetadante al si la ungojn; tie li tagmanĝis, sidante sola kun siaj timoj, kun la kelnero videble tremanta antaŭ lia okulo; kaj el tie, post plena noktiĝo, li ekveturadis en angulo de fermita veturilo kaj kondukigis sin tra la stratoj de la urbo. «Li», mi diras; mi ne povas diri «mi». En tiu infano de l’ infero estis nenio homa; loĝis en li nenio krom la timo kaj la malamo. Kaj kiam fine,—pensante, ke la veturigisto komencas ion suspekti,—li forsendis la veturilon kaj riskis piediri, en sia neĝustalkorpa vestaro, objekto nepre markita por la observado, inter la noktajn preterirantojn, tiuj du malnoblaj pasioj furiozis en li kvazaŭ uragano. Li marŝis rapide, persekutata de siaj timoj; babilante al si mem, ŝtelirante tra la malpli vizitataj stratoj, kalkulante la minutojn, kiuj kvazaŭ barilo ankoraŭ apartigis lin de la noktomezo. Fojon, virino alparolis al li, proponante, mi pensas, skatolon da alumetoj. Li pugnis ŝin en la vizaĝon, kaj ŝi forkuris. Kiam mi rekonsciiĝis ĉe la domo de Lanyon, la teruro de mia malnova amiko iom kortuŝis min; mi ne scias; estis almenaŭ nur kvazaŭ guto en la maro, kompare al la abomenego, kun kiu mi rigardis reen al tiuj horoj. Estis okazinta en mi ia ŝanĝiĝo. Jam ne plu timo al la eŝafodo, sed teruro fariĝi denove Hyde, turmentegis min. La kondamnon de Lanyon mi ricevis duone en sonĝo; duone en sonĝo revenis hejmen kaj kuŝiĝis. Post la ellacigoj de la tago, mi dormegis, en dormo tiel severa kaj profunda, ke ne sukcesis ĝin rompi eĉ la teruraj koŝmaroj min turmentantaj. Mi vekiĝis matene skuita, malfortigita, sed refreŝiĝinta. Mi ankoraŭ malamis kaj timis pensi pri la bruto, kiu en mi dormetis, kaj kompreneble mi ne forgesis la konsternantajn danĝerojn de l’ antaŭa tago; sed mi estis denove hejme, en mia propra domo kaj apud miaj drogoj, kaj dankemeco pro mia savo briladis en mia animo tiel forte, ke ĝi preskaŭ konkuris la helecon de la espero mem.
Mi estis nerapide transpaŝanta la korton post matenmanĝo, entrinkante la malvarman aeron kun plezuro, kiam ree min kaptis tiuj nepriskribeblaj sentoj, kiuj heroldis la ŝanĝiĝon: kaj apenaŭ mi havis la tempon atingi la ŝirmon de mia kabineto, tra mi denove furiozas kaj glacias la pasioj de Hyde. Ĉi tiun fojon, duobla dozo estis necesa por revoki min al mi mem, kaj jen ho ve! post ses horoj, dum mi sidis malgaje rigardadante la fajron, jam revenas la doloroj kaj la drogo denove devas esti trinkata. Mallonge, de tiu tago ŝajnis, ke nur per granda, kvazaŭ gimnastika penado, kaj nur sub la rekta stimulo de la drogo, mi povas porti la vizaĝon de Jekyll. Je ĉiu horo de la tago kaj nokto min kaptis la avertanta ektremo; precipe se mi dormis, aŭ eĉ dum momento dormetis sur mia seĝo, ĉiam mi vekiĝis kiel Hyde. Sub la streĉado de ĉi tiu senĉese minacanta fatalo, kaj pro la maldormado, al kiu mi nun min kondamnis ja eĉ super ĉia grado, kiun mi kredis ebla al la homo, mi fariĝis en mia propra persono estaĵo konsumita kaj elĉerpita de la febro, malforta, korpe kaj mente, ĉiam okupata de unu sola penso: abomeno al mia alia memo. Sed dum mi dormadis aŭ kiam la efekto de la drogo elĉerpiĝis, mi saltis preskaŭ sen transiro—ĉar la doloroj de la aliformiĝo fariĝis ĉiutage malpli severaj—en la posedon de imago plenega de teruraj fantazioj, de animo bolanta per senkaŭzaj malamoj, kaj en la posedon de korpo, kiu ŝajnis ne sufiĉe forta por enteni la furiozantajn energiojn de la vivo. La povoj de Hyde ŝajnis des pli kreski, ju pli kadukiĝis Jekyll. Kaj certe la malamo, kiu apartigis ilin, estis nun ambaŭflanke egala. Ĉe Jekyll, ĝi estis afero de esenca instinkto. Li nun konsciis plene la malbelegecon de tiu estaĵo, kiu partoprenis kun li kelkajn el la fenomenoj de l’ konscienco, kaj kiu estis kunheredonto kun li de la morto; kaj krom tiuj ligiloj de komuna posedo, kiuj en si faris la plej doloregan parton de lia turmento, li pensis pri Hyde kvazaŭ pri io ne nur infera sed neorganika. Jen la terura afero: ke la ŝlimo de l’ abismo ŝajnas aŭdigi kriojn kaj voĉojn; ke la amorfa polvo gestaĉas kaj pekas; ke tio, kio estas senviva, kaj ne havas formon, povas uzurpi la funkciojn de la vivo. Kaj jen ankoraŭ: ke tiu ribelanta abomenaĵo estas ligita al li pli intime ol edzino, pli proksime ol okulo; kuŝas enkaĝigita en lia karno, kie li aŭdas ĝin murmuri, sentas ĝin barakti al naskiĝo kaj en ĉiu horo de malforteco, kaj dum la konfido de la dormo, lin venkas kaj uzurpas lian vivon.
La malamo de Hyde kontraŭ Jekyll estis de malsama speco. Lia teruro pri la eŝafodo devigis lin senĉese fari provizoran memmortigon, kaj reveni al lia stato de subulo, fariĝi parto anstataŭ persono; sed li abomenis la necesecon, li abomenis la malĝojegon en kiun Jekyll jam enfalis, kaj lin akre indignigis la malplaĉo, kiun li mem inspiris. Pro tio la simio-similaj fipetoloj, kiujn li faris al mi, skribaĉante laŭ mia propra skribstilo blasfemaĵojn sur la paĝoj de miaj libroj; bruligante la leterojn kaj portreton de mia patro; kaj vere, se lin ne detenus timo pri propra morto, jam antaŭlonge li estus ruiniginta sin por impliki min en la ruino. Sed lia amo por la vivo estas miriga; mi diros plu: mi, kiu malsanas kaj glaciiĝas pro simpla pensado pri li, mi, kiam mi memoras la mizeraĉon kaj pasion de lia sinalkroĉemo al la vivo, kaj kiam mi scias, kiom li timas mian kapablon detranĉi lin per la memmortigo, mi povas en mia koro lin kompati. Neutilas, kaj la tempo dolore mankas al mi, plilongigi ĉi tiun priskribon; neniam iu suferis tiajn turmentegojn, tio sufiĉu. Kaj tamen eĉ al tiaj la kutimado alportis—ne, ne malpeziĝon,—sed, ian kalecon de la animo, ian submetiĝemon al la malespero; kaj mia puno povus ja daŭradi dum jaroj, se ne estus okazinta tiu lasta malfeliĉegaĵo, kiu nun fine min trafis kaj disigis de mia propra vizaĝo kaj naturo. Mia provizo de la salo, kiu neniam renoviĝis de post la dato de mia unua eksperimento, komencis elĉerpiĝi. Mi venigis novan provizon kaj kunmiksis la trinkaĵon: la kvazaŭbolado sekvis, ankaŭ la unua kolorŝanĝiĝo, sed ne la dua. Mi trinkis la miksturon, ĝi ne efikis. Vi sciiĝos de Poole, kiel mi traserĉigis la tutan Londonon; vane estis, kaj mi estas nun konvinkita, ke mia unua provizo estis nepura, kaj ke estis tiu nekonata nepuraĵo, kiu donis al la miksaĵo efikecon.
Proksimume unu semajno nun pasis, kaj mi finas ĉi tiun rakonton sub la influo de la lasta el miaj malnovaj pulvoroj. Ĉi tiu, do, estas la lasta fojo—se ne okazos miraklo—kiam Harry Jekyll povas pensi siajn proprajn pensojn aŭ vidi sian propran vizaĝon (nun, ho ve! kiel malgaje aliigitan!) en la spegulo. Nek devos mi prokrasti tro longe la finon de ĉi tiu skribado, ĉar se mia rakonto ĝis nun evitis detruiĝon, tio estis pro kombino de granda antaŭzorgo kaj granda bonŝanco. Se la agonioj de la ŝanĝo ekkaptos min dum mi ĝin skribas, Hyde ĝin disŝiros; sed se iom da tempo pasos de kiam mi estos ĝin flankenmetinta, lia mirinda egoismo kaj absorbiteco en la pasanta momento, eble savos ĝin denove kontraŭ la ago de lia simiosimila malico. Kaj efektive, la fatalo, kiu proksimiĝas al ni ambaŭ, jam ŝanĝis kaj premegis lin. Pasos nur duonhoro, kaj mi denove kaj por ĉiam eniros tiun malamitan personecon… Mi scias, kiel mi sidos ektremegante kaj plorante sur mia seĝo, aŭ daŭros, en plej streĉita kaj timopenetrita ekstazo de aŭskultado, paŝadi tien kaj reen tra ĉi tiu ĉambreto—mia lasta surtera rifuĝejo—kaj subaŭskulti ĉian sonon de minaco. Ĉu Hyde mortos sur la eŝafodo? aŭ ĉu li en la lasta momento trovos la kuraĝon sin liberigi? Dio scias: al mi indiferente estas; ĉi tiu estas la vera horo de mia morto, kaj tio, kio nepre sekvos, koncernos alian ol min mem. Ĉi tie, do, demetante mian plumon kaj eksigelante mian konfeson, mi metas finon al la vivhistorio de tiu malfeliĉa Harry Jekyll.
FINO
       __________________________

[29] Simuli: ŝajnigi, imitaĉi. A. simulate; Fr. simuler; G. nachahmen, heucheln, simulieren; H. simular, fingir.
[30] Riĝents Park: Fama kaj bela Londona parko.

ALDONO

Lokoj en kiuj la tradukintoj uzis radikojn
ne troveblajn en la plimulto da vortaroj

GABLO: ia malbonaŭspicia masivo de konstruaĵoj eltrudis sian gablon super la straton.
MOROSE: Via devo estis min averti, respondis la alia, iom morose.
PERPLEKSI: metante la manon al la frunto, kiel homo en ia menta perpleksiteco.—Devas esti io plu, diris en si la perpleksita sinjoro.
BAJETO: pordo kovrita de ruĝa bajeto. Frapis per iome ŝancela mano sur la ruĝan bajeton de la kabineta pordo.
DAMNITA: Plorantan kiel virino aŭ animo damnita.
LUGUBRALugubra kriego, kvazaŭ de nur besta teruro, sonis el la kabineto.
FIOLO: … per la dispremita fiolo en lia mano, kaj la forta odoro de migdalkernoj, Utterson sciis, ke li rigardas kadavron de memdetruinto.
MORBIDA: Mi havas morbidan timon, malĝuste direkti vin.
SOMBRA: Mia vizitanto ja brulis pro ia sombra eksciteco.
SIMULI: … sidiĝis kun malheliĝinta frunto, por simuli matenmanĝon.
CENTRA PRESEJO ESPERANTISTA
V. Polgar-Politzer
33, rue Lacépède, Paris






Entradas más populares de este blog

Ĉe la koro de la Tero: Noto de la tradukanto

En Rusujo per Esperanto: III

Princo Serebrjanij: ĈAPITRO I. La "opriĉnikoj"