Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde: LA SERĈADO POR SINJORO HYDE

Tiun saman vesperon S-ro Utterson revenis hejmen al sia fraŭla domo en malgaja humoro kaj sidiĝis vespermanĝi sen apetito. Estis dimanĉe lia kutimo, post la finiĝo de tiu manĝo sidadi apud la fajro, kun volumo de ia neinteresa religiaĵo sur sia pupitro, ĝis la horloĝo de la apuda preĝejo sonorigis la dekduan horon, kiam li sobre kaj dankeme iris kuŝiĝi. Tiun nokton, tamen, tuj kiam oni forportis la tablotukon, li prenis kandelon kaj eniris en sian aferĉambron. Tie li malfermis sian fortan kofron, elprenis el ĝia plej privata parto dokumenton surskribitan «Testamento de Doktoro Jekyll» [8], kaj sidiĝis kun nuba frunto por esplori ĝian enhavon. La testamento estis holografa; ĉar S-ro Utterson, kvankam li gardis ĝin nun kiam ĝi estas farita, antaŭe rifuzis doni eĉ la plej malgrandan helpon pri ĝia farado; ĝi kondiĉis ne nur ke, en okazo de la morto de Henry Jekyll M.D., D.C.L., LL.D., F.R.S., k.t.p. lia tuta havo transpasu en la manojn de lia «amiko kaj bonfarinto, Edward Hyde»; sed ke, en okazo de la «malapero aŭ neklarigita forestado de Doktoro Jekyll dum kiu ajn periodo pli ol tri monatoj», la dirita Edward Hyde anstataŭu la diritan Doktoron Jekyll sen plua prokrasto kaj estu libera je ĉia ŝarĝo aŭ devo, krom la alpago de kelkaj malgrandaj sumoj al la anoj de la doktora domo. De longe ĉi tiu dokumento estis la ĉefa abomenaĵo de la leĝisto. Ĝi lin ofendis, ne nur kiel leĝiston, por kiu la fantazieco estis nemodesta, sed ankaŭ kiel amanton de la prudentaj kaj ordinaraj flankoj de la vivo. Kaj ĝis tiam, estis lia nescio pri S-ro Hyde, kio ŝveligis lian indignon; nun, per subita okazintaĵo, estis lia scio. Sufiĉe malbone jam, ke la nomo estis nur nomo, pri kiu li ne povas ion pluan sciiĝi. Estis ankoraŭ pli malbone, kiam ĝi ekvestiĝis de abomenindaj ecoj; kaj el la ŝanĝiĝemaj sensubstancaj nebuloj, kiuj tiel trompadis lian okulon, eksaltis la subita, difinita bildiĝo de demono.
—Mi pensis ĝin frenezo, li diris, remetante en la kofron la ofendantan paperon, kaj jam mi komencas timi, ke ĝi estas malhonoro.
Ĉe tio li estingis la kandelon, surmetis palton, kaj ekiris sur la vojo al Cavendish Square [9], tiu citadelo de la medicino, kie lia amiko, la fama Doktoro Lanyon [10], havis sian domon kaj akceptis sian amase venantan klientaron.
—Se iu scias, tiu estas Lanyon, li pensis.
La seriozmiena ĉefservisto konis kaj bonvenigis lin; li ne estis devigita prokrasti sian eniron, sed kondukita tuj de la pordo al la manĝoĉambro, kie sidis D-ro Lanyon sola kun sia vino. Tiu estis bonkora, sana, eleganta, ruĝvizaĝa sinjoro, kun amaso da haroj antaŭtempe blankaj, kaj perforta decida maniero. Vidante S-ron Utterson, li eksaltis de sia seĝo, kaj bonvenigis lin per ambaŭ manoj. La bonvoleco, laŭ lia speciala maniero, estis iome teatra; sed ĝi estis bazita sur reala sento. Ĉar tiuj du estis malnovaj kunuloj en la lernejo kaj la universitato, ambaŭ plenege respektis sin mem kaj la alian, kaj, kio ne ĉiam sekvas, ili estis homoj, kiuj plenege ĝuis reciproke sian kunestadon. Post iom da vagada interparolado, la leĝisto alproksimiĝis al la temo, kiu tiel malagrable priokupadis liajn pensojn.
—Mi supozas, Lanyon, li diris, ke vi kaj mi estas la du plej malnovaj amikoj, kiujn havas Harry [11] Jekyll?
—Mi dezirus, ke la amikoj estu pli junule freŝaj, diris ride D-ro Lanyon. Nu, mi supozas, ke ni ja estas. Kaj kio el tio? Mi lin vidas nun malofte.
—Vere! diris Utterson. Mi kredis, ke vin ligas ia komuna intereso.
—Ĝi ligis, estis la respondo, sed pasis jam pli ol dek jaroj, de kiam Harry Jekyll fariĝis tro fantaziema por mi. Li komencis deflankiĝi, deflankiĝi de la vojo de l’ prudento; kaj kvankam, kompreneble, mi ankoraŭ interesiĝas pri li pro la malnovaj tagoj, mi lin vidis, kaj vidas, tre malofte … Tia nescienca sensencaĵo, aldonis la doktoro, subite purpuriĝante, disigus ja Damon kaj Pitias.
Tiu ĉi malgranda elmontro de kolero iom trankviligis S-ron Utterson.
—Ili nur malpacis pro iu punkto scienca, li pensis, kaj, estante homo tute sen sciencaj pasioj, li eĉ aldonis:
—Estas pro nenio pli malbona ol tio!
Li lasis al sia amiko kelkajn momentojn por resereniĝi, kaj poste alproksimiĝis al la demando, kiu estis la motivo de lia vizito.
—Ĉu vi iam renkontis protektaton lian nomitan Hyde? li demandis.
—Hyde? ripetis Lanyon. Ne! Neniam aŭdis pri li. Post mia tempo.
Jen la sumo de la sciiĝoj, kiun la leĝisto reportis kun si al ia granda malluma lito, sur kiu li en malkvieta moviĝado kuŝis tra la fruaj horoj ĝis la alveno de l’ mateno. Estis nokto malmulte ripoziga por lia penanta mento, penanta en la mallumo kaj sieĝata de demandoj.
—Sonis la sesa per la sonoriloj de la preĝejo, kiu staris tiel oportune apud la domo de S-ro Utterson, kaj ankoraŭ li luktis kun la problemo. Ĝis nun tiu problemo estis tuŝinta lin nur sur lia flanko intelekta, sed nun ankaŭ lia imago estis okupata aŭ, por diri pliĝuste, sklavigita; kaj, dum li tie kuŝadis kaj ĵetiĝadis en la mallumegeco de la nokto kaj de sia kurtendrapirita ĉambro, la rakonto de S-ro Enfield preterpasis antaŭ lia mento kvazaŭ sur rulaĵo de lumigitaj bildoj. Jen li vidas la longajn vicojn de lanternoj de nokta urbo; poste, figuron de homo rapide marŝanta; jen infaninon kurantan de la kuracista domo, jen tiuj du kunfrapiĝas kaj tiu homa Juggernaut piede subpremas la infaninon kaj antaŭenpaŝas, neniel atentante pri ŝiaj krioj. Aŭ jen li vidas ĉambron en riĉa domo, kie kuŝas lia amiko dormanta, sonĝante, kaj ridetante pro siaj sonĝoj; kaj jen la pordo malfermiĝas, la kurtenoj apartigas, la dormanto revekiĝas, kaj jen! staras apud li figuro, al kiu estas donita potenco, kaj eĉ je tiu senviva horo, li devas leviĝi kaj fari laŭ ĝia ordono …
La figuro en tiuj du fazoj obsedis la leĝiston dum la tuta nokto; kaj se, je iu momento, li ekdormis, estis nur por vidi ĝin gliti pli kaŝe tra dormantaj domoj aŭ ŝoviĝi pli rapide, eĉ ĝis kapturniĝo, tra pli larĝaj labirintoj de lanterne lumata urbo, kaj, ĉe ĉiu angulo, surmarŝi sur infaninon kaj ŝin lasi kriegantan. Kaj tamen la figuro ne havis ian vizaĝon, per kiu li povus ĝin rekoni; eĉ dum liaj sonĝoj, ĝi havis aŭ nenian vizaĝon, aŭ unu, kiu trompis lin kaj dissolviĝis antaŭ liaj okuloj; kaj tiel naskiĝis en la spirito de la leĝisto kaj pligrandiĝis strange forta, preskaŭ supermezura scivolo rigardi la trajtojn de la vera S-ro Hyde. Se li povus nur unufoje rigardi lin, li opiniis, la mistero klarigus kaj eble forruliĝus, kiel estas la kutimo ĉe misteraĵoj, kiam oni elesploras ilin. Li eble povus ekvidi kaŭzon por la stranga prefero aŭ sklaveco (nomu ĝin, kiel al vi plaĉas) de sia amiko, kaj eĉ por la frapante strangaj kondiĉoj de la testamento. Kaj almenaŭ ĝi estus vizaĝo vidinda; la vizaĝo de homo tute senkompata; vizaĝo, kiu devis nur sin ekmontri por naski, en la mento de la neimpresiĝema Enfield, senton de daŭronta malamego.
De tiu tempo S-ro Utterson komencis konstante vizitadi la pordon en la flankstrato de l’ butikoj. Matene, antaŭ la horo de la oficeja laboro, tagmeze, kiam la negocoj estis multaj kaj la tempo malmulta, nokte, sub la vizaĝo de la nebula luno—ja en ĉiu horo la leĝisto estis trovebla ĉe sia elektita posteno.
—Se li estas sinjoro Hyde, li pensis, mi estos sinjoro Seek [12].
Kaj fine lia pacienco estis rekompencita. Estis bela, seka nokto; frosto en la aero; la stratoj tiel puraj, kiel la planko de balĉambro; la lanternoj, skuataj de neniu vento, desegnis regulajn formojn el lumo kaj ombro. Je la deka, kiam la butikoj fermiĝis, la flankstrato estis jam tre senhoma, kaj malgraŭ la mallaŭta muĝado de Londono ĉie ĉirkaŭe, tre silenta. Sinjoro Utterson jam staris dum kelkaj minutoj ĉe sia posteno, kiam li eksciiĝis pri stranga malpeza piedpaŝo alproksimiĝanta. En la daŭro de siaj ĉiunoktaj patroloj, li jam de longe kutimiĝis al la kurioza efekto, kun kiu la piedsonado de sola persono, dum tiu estas ankoraŭ malproksimega, subite elsaltegas klare distingebla el la vasta zumado kaj bruado de la urbo. Tamen lia atento estis neniam antaŭe tiel subite kaj decidige aldevigita; kaj estis kun forta superstiĉa antaŭsento de sukceso, ke li retiris sin en la enirejon de la korto. La paŝoj rapide alproksimiĝis, kaj subite plilaŭtiĝis kiam ili ĉirkaŭpasis la angulon de la strato. La leĝisto, rigardante el la enirejo, povis baldaŭ vidi, kun kia homo li devas trakti. Tiu ĉi estis malgranda kaj tre simple vestita; kaj lia mieno, eĉ je tiu malproksimeco, iel naskis en la observanto fortan antipation. Sed li iris rekte al la pordo, transpasante oblikve la straton por ne perdi tempon, kaj, dum li venis, li eltiris ŝlosilon el la poŝo, kvazaŭ iu, kiu alproksimiĝas al la hejmo.
S-ro Utterson elpaŝis kaj tuŝis lin je la ŝultro dum li preterpasis.
—S-ro Hyde, mi kredas.
S-ro Hyde kuntiriĝis malantaŭen kun sibla enspiro. Sed lia timo estis nur momenta; kaj, kvankam li ne rigardis la leĝiston rekte en la vizaĝon, li respondis sufiĉe trankvile:
—Tiu estas mia nomo. Kion vi deziras?
—Mi vidas, ke vi estas enironta, diris la leĝisto. Mi estas malnova amiko de Doktoro Jekyll—Sinjoro Utterson de Gaunt Strato—vi sendube aŭdis mian nomon; kaj renkontante vin tiel oportune, mi kredis, ke vi povos enlasi min.
—Vi ne trovos Doktoron Jekyll; li estas for, respondis S-ro Hyde, enblovante en la truon de la ŝlosilo. Kaj tiam subite, sed ne levante la rigardon:
—Kiel vi konis min? li demandis.
—Viaflanke, diris S-ro Utterson, ĉu vi faros al mi komplezon?
—Kun plezuro, respondis la alia, kio ĝi estu?
—Ĉu vi permesos, ke mi vidu vian vizaĝon? demandis la leĝisto.
S-ro Hyde ŝajnis heziti; fine kvazaŭ post ia subita pripenso, frontis al li kun mieno de defio, kaj la paro sufiĉe fikse rigardadis sin reciproke dum kelkaj momentoj.
—Nun mi povos rekoni vin, diris S-ro Utterson. Eble estos utile.
—Jes, respondis S-ro Hyde, estas ja bone ke ni renkontiĝis; kaj konvenas, ke vi havu mian adreson. Kaj li donis numeron en strato de Soho [13].
—Bona Dio! pensis S-ro Utterson, ĉu li ankaŭ pensis pri la testamento?
Sed li retenadis siajn sentojn kaj nur gruntis dankon pro la dono de l’ adreso.
—Kaj nun, diris la alia, kiel vi rekonis min?
—Laŭ priparolo, estis la respondo.
—Kies priparolo?
—Ni havas komunajn amikojn, diris S-ro Utterson.
—Komunajn amikojn! eĥis S-ro Hyde iom raŭke. Kiuj ili estas?
—Jekyll ekzemple, diris la leĝisto.
—Li neniam diris al vi, kriis S-ro Hyde, kun ekruĝiĝo de kolero. Mi ne kredis, ke vi mensogos.
—Nu, diris S-ro Utterson, tia parolo ne estas deca.
La alia rikanis laŭte en sovaĝan ridon; kaj jen la sekvintan momenton, kun eksterordinara rapideco, li malŝlosis la pordon kaj malaperis en la domon. La leĝisto staris dum kelka tempo post kiam S-ro Hyde forlasis lin, la bildo de l’ maltrankvileco. Tiam li malrapide supreniris la straton, haltetante post ĉiuj du-tri paŝoj, kaj metante la manon al la frunto, kiel homo en ia menta perpleksiteco [14]. La problemo, kiun li promenante tiele pripensis, estis el speco, kiu malofte solviĝas. S-ro Hyde estis pala, kaj havis pigmean eksteraĵon; li donis la impreson de malbelformiteco sen ia nomebla malbeleco de formo, li havis mallogan rideton, kaj li estis kondutinta kontraŭ la leĝisto kun ia mortigula miksaĵo de timemeco kaj trokuraĝo, kaj li parolis per raŭketa mallaŭtaĉa kaj iom rompita voĉo—ĉiuj ĉi punktoj estis kontraŭ li; sed ĉio ĉi tio kune ne sufiĉis por klarigi la ĝis tiam nekonitan naŭzon, abomenon kaj timon, kun kiu S-ro Utterson rigardis lin:
Devas esti io plu, diris en si la perpleksita [15] sinjoro. Estas ja io plu, se mi povus por ĝi eltrovi nomon. Dio min benu! la viro ŝajnas apenaŭ homa. Io troglodita, ni diru? aŭ ĉu estas tie nur la radiado de malpurega animo, kiu tiel traspiras kaj transfiguras sian argilan loĝejon? La lasta, mi pensas; ĉar, ho mia malfeliĉa maljuna Harry Jekyll! se mi iam legis sur vizaĝo la subskribon de Satano, estas sur tiu de via nova amiko.
Ĉirkaŭ la angulo de la flankstrato estis placo kun antikvaj, belaspektaj domoj, jam plejparte kadukiĝintaj el ilia antaŭa gloro, kaj luigitaj po etaĝoj kaj ĉambraroj al homoj el ĉiuj specoj kaj cirkonstancoj: mapgravuristoj, arĥitektoj, fi-reputaciaj leĝistoj, kaj la agentoj de kaŝataj entreprenoj. Unu konstruaĵo, tamen, la dua for de la angulo, estis ankoraŭ tute okupata; kaj, antaŭ ĝia pordo, kiu portis grandan ŝajnon de riĉeco kaj komforto, kvankam ĝi estis nun envolvita en mallumo, krom ĉe la fenestreto super ĝi, S-ro Utterson haltis kaj frapis. Bone vestita, maljuneta servisto malfermis la pordon.
—Ĉu D-ro Jekyll estas hejme, Poole? [16] demandis la leĝisto.
—Mi certigos, S-ro Utterson, diris Poole, dume enlasante la vizitanton en grandan komfortan vestiblon kun malalta plafono, pavimitan per kahelegoj, hejtatan (laŭ la maniero de kampara domego) per hela malfermita fajro kaj meblitan per multekostaj mebloj el kverko.
—Ĉu vi volas atendi tie ĉi apud la fajro, sinjoro? aŭ ĉu mi eklumigu por vi en la manĝoĉambro?
—Ĉi tie, mi dankas, diris la leĝisto; kaj li alproksimiĝis kaj apogis sin sur la alta fajrgardilo. Tiu ĉi vestiblo, en kiu li nun restis sola, estis favorita fantazio de lia amiko la doktoro; kaj Utterson mem kutimis paroli pri ĝi kiel la plej agrabla ĉambro en Londono. Sed hodiaŭ nokte estis tremaĉo en lia sango; la vizaĝo de Hyde kuŝis peze sur lia memoro; li sentis—kio ĉe li estis malofta—naŭzon kaj malŝaton pri la vivo; kaj en la malgajeco de sia humoro, li kvazaŭ legis minacon en la flagrado de la fajrlumo sur la poluritaj mebloj kaj en la maltrankvila eksaltado de la ombraĵo sur la plafono. Li hontis pro la trankviliĝo, kiun li sentis, kiam Poole baldaŭ revenis por anonci, ke D-ro Jekyll estis elirinta.
—Mi vidis S-ron Hyde eniri per la pordo de la iama dissekcia ĉambro, Poole, li diris, ĉu tio estas tute bona, kiam D-ro Jekyll estas for de l’ hejmo?
—Tute bona, S-ro Utterson, respondis la servisto, S-ro Hyde havas ŝlosilon.
—Via mastro ŝajnas multe konfidi al tiu junulo, Poole, daŭrigis la leĝisto reve.
—Jes, sinjoro, tion li ja faras, diris Poole, ni ĉiuj ricevis ordonojn, lin obei.
—Mi ne pensas, ke mi iam renkontis lin ĉi tie, diris Utterson.
—Ho, ne, efektive, sinjoro. Li neniam estas tablogasto tie ĉi. Mi ja vidas lin tre malofte ĉi-tiuflanke de la domo; li plej ofte venas kaj iras per la laboratorio.
—Nu, bonan nokton, Poole.
—Bonan nokton, S-ro Utterson.
Kaj la leĝisto ekiris al sia hejmo kun tre malgaja koro.
—Malfeliĉa Harry Jekyll, li pensis, miaj pensoj min trompas se li ne perdiĝas en profundajn akvojn! Li estis tre malbonkonduta, kiam li estis juna, antaŭ tre longe, ja vere, sed en la leĝaro de Dio statuto de limigo ne ekzistas. Ha! devas esti tio; la fantomo de iu malnova peko; la kancero de iu kaŝita malhonoro; la puno venanta, pede claudo, jarojn post kiam la memoro forgesis kaj la memamo pardonis la kulpon.
Kaj la leĝisto, timigita de la penso, zorgmeditis dum iom da tempo pri sia propra estinta vivo, serĉante en ĉiuj anguloj de sia memoro, timante ke, hazarde, ia malnova pekaĵo el tie eksaltu al la lumo. Lia estinta vivo estis sufiĉe senkulpa; malmultaj homoj povus legi la arĥivojn de sia vivo kun malpli da antaŭtimo. Li, tamen, estis humiligita ĝis la polvo pro la multaj malbonaĵoj, kiujn li iam faris, kaj relevita en sobran kaj timoplenan dankemecon pro tiuj multaj, kiujn li estis tiel preskaŭe farinta sed tamen evitinta. Kaj poste, revenante al sia antaŭa temo, li eklumigis radion de espero.
—Tiu ĉi S-ro Hyde, se oni lin esploradus, li pensis, devas ja havi siajn proprajn sekretojn; nigrajn sekretojn, laŭ sia mieno; sekretojn kompare al kiuj la plej malbonaj de malfeliĉa Jekyll estus kvazaŭ sunlumo. La afero ne povas daŭri tia, kia ĝi estas. Mi malvarmiĝas, kiam mi pensas pri tiu ĉi estaĵo rampanta kiel ŝtelisto al la lito de Harry! Malfeliĉa Harry, kia vekiĝo! Kaj la danĝero! Ĉar se tiu ĉi Hyde suspektas la ekziston de la testamento, li povos malpacienciĝi pro deziro heredi. Ha, mi devos meti la ŝultron al la tasko,—se nur Jekyll tion al mi permesos, li aldonis. Ĉar denove li vidis antaŭ la okulo interna, klarajn kiel diafanaĵo, la strangajn kondiĉojn de la testamento.

_____________________________

[8] Elp. Ĝekil.
[9] Elp. Kávendiŝ Skŭer: fama Londona placo.
[10] Elp. Lanjon.
[11] Harry. intima formo de l’ nomo Henry (kvazaŭ Henĉjo).
[12] Tio ĉi estas vortŝerco. Hide and Seek (Hajd kaj Sik) estas infana ludo, laŭ kiu unuj devas sin kaŝi (Hide) kaj la aliaj ilin serĉi (Seek).
[13] Malriĉa kvartalo de Londono.
[14] Perpleksiteco: Tiu implikita stato de la mento, en kiu oni ne klare komprenas, aŭ dubas aŭ hezitas, pro konfuzataj ideoj (Perpleksi = meti en tiun staton). A. perplexity, F. perplexité, G. Verworrenheit, H. perplejidad.
[15] Perpleksita: A. perplexed, puzzled, F. embrouillé, embarrassé. G. verwirrt, perplex, H. perplejo.
[16] Elp. Pul.

Entradas más populares de este blog

Ĉe la koro de la Tero: Noto de la tradukanto

En Rusujo per Esperanto: III

Princo Serebrjanij: ĈAPITRO I. La "opriĉnikoj"