Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde: LA OKAZO ĈE LA FENESTRO

Okazis unu dimanĉon, kiam S-ro Utterson promenadis kiel kutime kun S-ro Enfield, ke ilia vojo kondukis denove tra la flankstrato; kaj ke ambaŭ, veninte ĝis la pordo, haltis por ĝin rigardi.
—Nu, diris Enfield, almenaŭ tiu afero estas finita. Ni neniam vidos plu S-ron Hyde.
—Mi esperas ke ne, diris Utterson, ĉu mi iam diris al vi, ke mi foje vidis lin kaj partoprenis vian senton de antipatio?
—Estis neeble fari unu, ne farante la alian, respondis Enfield, kaj, rilate al tio, kia malsaĝulo vi sendube juĝis min, ĉar mi ne sciis, ke tiu ĉi estis posta enirejo al la domo de D-ro Jekyll! Vi estis parte kulpa, ke mi eltrovis tion eĉ tiam, kiam mi ja ĝin faris.
—Vi do eltrovis, ĉu? diris Utterson, sed se tiel estas, ni povas eniri en la korton kaj rigardi la fenestrojn. Verdire, mi estas maltrankvila pri la kompatinda Jekyll; kaj mi sentas, kvazaŭ la ĉeesto de amiko, eĉ ekstere, povus fari al li bonon.
La korto estis tre malvarmeta kaj iomete malseka, kaj plena de antaŭtempa krepusko, kvankam la ĉielo mem, alta supre, estis ankoraŭ hela de la sunsubira lumo. La meza fenestro el la tri estis duone malfermita; kaj, sidantan tute proksime de ĝi, ĝuantan la aeron kun senlima malgajeco de mieno, kvazaŭ iu senkonsola malliberulo, Utterson vidis D-ron Jekyll.
—Kio! Jekyll! li ekkriis, mi esperas, ke vi pli bone fartas.
—Mi estas en tre malbona stato, Utterson, respondis la doktoro senespere; tre malbona. Tio ne daŭros longe, dankon al Dio.
—Vi restas tro multe en la domo, diris la leĝisto. Vi devus esti ekstere, vipante la sangiradon, kiel S-ro Enfield kaj mi. Ĉi tiu estas mia kuzo—S-ro Enfield—D-ro Jekyll. Venu do; prenu vian ĉapelon kaj faru kun ni viglan promenadon.
—Vi estas tre bona, ekĝemis la alia, mi tre ŝatus tion; sed ne, ne, ne, estas tute neeble; mi ne kuraĝas. Sed vere, Utterson, mi tre ĝojas vin vidi; estas ja granda plezuro. Mi volus peti, ke vi kaj S-ro Enfield suprenvenu, sed la loko ja ne estas en deca stato.
—Nu, do, diris la leĝisto bonkore, ni ne povos pli bone fari, ol resti tie ĉi kaj paroli kun vi de kie ni estas.
—Tiun proponon mi ĵus estis riskonta, respondis la doktoro kun rideto. Sed apenaŭ la parolo eliris el lia buŝo, la rideto estis forfrapita el lia vizaĝo kaj sekvita de esprimo tiel profundege terura kaj malespera, ke ĝi glaciigis la sangon mem al la du sinjoroj malsupre. Ili ĝin vidis nur dum momento, ĉar la fenestro estis rapidege malsuprentirita; sed la ekvido sufiĉis, kaj ili sin turnis kaj forlasis la korton sen vorto. Silente, ankaŭ, ili trairis la flankstraton, kaj nur veninte en apudan straton, turnis S-ro Utterson por rigardi sian kunulon. Ili estis ambaŭ palaj, kaj estis respondo de terurego en iliaj okuloj.
—Dio nin pardonu! Dio nin pardonu! diris S-ro Utterson.
Sed S-ro Enfield nur seriozege skuis la kapon, kaj denove antaŭen iris silente.

Entradas más populares de este blog

Ĉe la koro de la Tero: Noto de la tradukanto

En Rusujo per Esperanto: III

Princo Serebrjanij: ĈAPITRO I. La "opriĉnikoj"