Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde: LA LASTA NOKTO

S-ro Utterson sidis apud la fajro unu vesperon post la vespermanĝo, kiam li estis mirigita ricevi viziton de Poole.
—Dio min benu, Poole, kio kondukas vin ĉi tien? li ekkriis, kaj poste, rigardinte lin duan fojon, kio estas? li aldonis, ĉu la doktoro estas malsana?
—S-ro Utterson, diris la viro, io malbona okazas.
—Sidiĝu, kaj jen glaso da vino por vi, diris la leĝisto. Nun, ne rapidu, kaj diru al mi klare tion, kion vi deziras.
—Vi konas la kutimojn de la doktoro, sinjoro, respondis Poole, kaj vi scias, kiel li sin enfermadas. Nu, li estas ree enfermita en sia kabineto; kaj la afero al mi ne plaĉas, sinjoro,—mi mortu, se ĝi al mi plaĉas! Sinjoro Utterson, mi ion timas!
—Nu, mia brava, diris la leĝisto, klarigu plene. Kion ja vi timas?
—De preskaŭ unu semajno mi ion timas, respondis Poole, obstine malatentante la demandon, kaj mi ne povas elporti tion plu.
Lia mieno plene konfirmis liajn parolojn; lia maniero estis ŝanĝita; kaj krom en la momento kiam li anoncis sian teruron, li ne eĉ unufoje rigardis la leĝiston rekte en la vizaĝon. Eĉ nun li ankoraŭ sidis kun la glaso da vino negustumita sur sia genuo, la okuloj direktitaj al angulo de la planko.
—Mi ne povas elporti tion plu, li rediris.
—Nu, diris la leĝisto, mi vidas, ke vi ja havas iun bonan motivon, Poole; mi komprenas, ke okazas io grave maltrankviliga. Penu diri al mi, kio estas.
—Mi pensas, ke efektiviĝis ia krimaĵo, diris Poole raŭke.
—Krimaĵo! ekkriis la leĝisto, multe timigita kaj sekve iom kolerema. Kia krimo? Kion li ja volas diri?
—Mi ne kuraĝas diri, sinjoro, estis la respondo; sed, ĉu vi venos kun mi, vidi por vi mem?
La sola respondo de S-ro Utterson estis leviĝi kaj preni sian ĉapelon kaj superveston; sed li rimarkis kun miro la altan gradon de la kontentigo, kiu esprimiĝis sur la vizaĝo de la servisto, kaj konstatis eble kun ne malpli da miro, ke la vino estas ankoraŭ ne gustumita, kiam tiu ĝin remetas sur la tablon por sekvi lin.
La placo, kiam ili tien alvenis, estis plena de vento kaj polvo. Poole, kiu la tutan vojon estis marŝinta unu aŭ du paŝojn antaŭe, nun haltis meze de la trotuaro, kaj, malgraŭ la malvarmega vetero, deprenis sian ĉapelon kaj sekigis la frunton per ruĝa naztuko. Sed malgraŭ la rapideco de lia veno, tiu ne estis la roso de la ekzercado, kiun li forviŝis, sed la malseketaĵo de ia sufokanta angoro; ĉar lia voĉo, kiam li parolis, estis maldolĉa kaj rompita, kaj pala lia vizaĝo.
—Nu, sinjoro, li diris, jen ni alvenis, kaj Dio permesu, ke nenio malbona okazis.
—Amen, Poole, diris la leĝisto.
Ĉe tio la servisto frapis laŭ tre diskreta maniero; la pordo estis malfermita sed ankoraŭ detenata per la ĉeno, kaj voĉo de interne demandis:
—Ĉu estas vi, Poole ?
—Ĉio en ordo, diris Poole, tralasu nin.
La vestiblo, kiam ili envenis, estis hele lumigita; la fajro estis alte amasigita, kaj ĉirkaŭ la fajrejo la tuta servistaro, viroj kaj virinoj, staris kunpremite kiel ŝafaro. Vidinte S-ron Utterson, la ĉambristino histerie ekploretis, kaj la kuiristino, ekkriante: Dank’ al Dio! estas S-ro Utterson! antaŭenkuris kvazaŭ ŝi dezirus lin enbrakigi.
—Kio! Kio! Ĉu vi ĉiuj estas ĉi tie? diris la leĝisto malkontente. Tre neregule, tre maldece, via mastro estus tre malkontenta.
—Ili ĉiuj timas, diris Poole.
Absoluta silento sekvis; neniu protestis; nur la ĉambristino altigis la voĉon kaj nun laŭte ploris.
—Fermu la buŝon! Poole diris al ŝi, kun sovaĝeco de maniero, kiu atestis pri liaj propraj malagorditaj nervoj, kaj, efektive, kiam la knabino tiel subite altigis la noton de sia lamentado, ili ĉiuj eksaltis kaj turnis sin al la interna pordo kun vizaĝoj de teruroplena atendo.
—Kaj nun, diris la ĉefservisto, turnante sin al la tranĉilpurigisto, donu al mi kandelon, kaj ni tuj plenumos la aferon.
Kaj tiam, li petis al S-ro Utterson lin sekvi, kaj elkondukis lin al la posta ĝardeno.
—Nun, sinjoro, li diris, vi venu kiel eble plej senbrue. Mi deziras, ke vi aŭdu, sed ke vi ne aŭdiĝu. Kaj vidu, sinjoro, se okaze li petus al vi eniri, ne faru.
La nervoj de S-ro Utterson, ĉe tiu neatendita finiĝo, faris eksalton, kiu preskaŭ renversis lin, sed li reprenis sian kuraĝon kaj sekvis la serviston en la laboratoriejon kaj tra la ĥirurgian teatron, kun ĝia malordaĵo de ujoj kaj boteloj, ĝis la malsupro de la ŝtuparo. Ĉi tie Poole signalis al li, ke li staru flanke kaj aŭskultu, dum li mem, demetante la kandelon kaj farante grandan kaj evidentan alvokon al sia decidemo, supreniris la ŝtuparon kaj frapis per iome ŝancela mano sur la ruĝan bajeton de la kabineta pordo.
—Jen S-ro Utterson, sinjoro, kiu deziras vin vidi, li kriis, kaj, eĉ dum li ankoraŭ faris tion, li denove agitate signalis al la leĝisto, ke li aŭskultu.
Voĉo el interne respondis:
—Diru al li, ke mi ne povas akcepti kiun ajn, ĝi diris plende.
—Dankon, Sinjoro, diris Poole, kun noto kvazaŭ triumfa en sia voĉo, kaj, relevante la kandelon, li kondukis S-ron Utterson malantaŭen trans la korton kaj en la grandan kuirejon, en kiu la fajro estis estingiĝinta kaj la blatoj saltadis sur la planko.
—Sinjoro, li diris, rigardante en la okulojn de S-ro Utterson, ĉu tiu estis la voĉo de mia mastro?
—Ĝi ŝajnis multe ŝanĝita, respondis la leĝisto tre pala, sed redonante rigardon kontraŭ rigardon.
—Ŝanĝita! Nu, mi pensus ke jes! diris la servisto. Ĉu mi estas dudek jarojn en la domo de tiu ĉi homo, nur por trompiĝi pri lia voĉo? Ne, sinjoro, la mastron oni ien forigis; li estis forigita antaŭ ok tagoj, tiam, kiam ni aŭdis lin alvokantan al la nomo de Dio, kaj kio estas tie interne anstataŭ li, kaj kial ĝi restas tie, estas io, kio vokas al la ĉielo, S-ro Utterson!
—Tiu ĉi estas tre stranga rakonto, Poole; tiu ĉi estas iome fantazia rakonto, mia bonulo, diris S-ro Utterson, mordante sian fingron. Supozite ke ĉio estas kiel vi opinias, supozite ke Doktoro Jekyll estis… nu, mortigita, kio povus decidigi la mortiginton restadi ĉi tie? Sensence estas. Tio ne rekomendas sin al la prudento.
—Nu, S-ro Utterson, vi estas viro tre malfacile konvinkebla, sed mi ja vin fine kredigos, diris Poole. Dum tiu ĉi lasta semajno, li, aŭ ĝi, aŭ tio, kio ajn loĝas en tiu kabineto, postuladis nokte kaj tage iuspecan medikamenton, kaj ne povas ricevi ĝin laŭ sia deziro. Estis iufoje lia kutimo (tio estas, la kutimo de la mastro), skribi siajn ordonojn sur paperfolion kaj ĵeti ĝin sur la ŝtuparon. Ni havis nenion alian dum tiu ĉi semajno, nenion krom paperoj kaj fermita pordo, kaj la manĝaĵoj mem devis esti lasitaj tie por esti kontrabande enkaptataj kiam neniu rigardis. Nu, sinjoro, ĉiutage, ja du-trifoje en la sama tago, estis ordonoj kaj plendoj, kaj mi estis sendita diskuri al ĉiuj pograndaj apotekistoj en la urbo. Ĉiufoje kiam mi reportis la substancon, estis alia papero dirante al mi, ke mi redonu ĝin, ĉar ĝi ne estas pura, kaj poste venis alia mendo al alia firmo. Tiu ĉi drogo estas treege bezonata—kiu ajn estas la motivo.
—Ĉu vi havas iun el tiuj paperoj? demandis S-ro Utterson.
Poole serĉis en sia poŝo, kaj eltiris ĉifitan letereton, kiun la leĝisto, sin klinante pliproksimen al la kandelo, zorge esploris. Ĝia enhavo estis jena: «Doktoro Jekyll prezentas siajn komplimentojn al Sinjoroj Maw. Li certigas al ili, ke ilia lasta specimeno estas nepura kaj tute neutila por lia nuna celo. En la jaro 18**a, D-ro J. aĉetis de S-roj Maw iome grandan kvanton. Li nun petegas, ke ili serĉu kun la plej fervora zorgo kaj ke, se iom da sama kvalito restas, ili ekspedu ĝin tuj al li. La kosto ne estas konsiderinda. La graveco de ĉi tio al D-ro J. povas apenaŭ esti trograndigata.»
Ĝis tiu punkto la letero estis skribita sufiĉe trankvile; sed, poste, kun subita plumknaro, la emocio de la skribinto estis eksplodinta. «Pro Dio», li estis aldoninta, «trovu por mi iom de la antaŭa.»
—Tiu ĉi estas stranga letereto, diris S-ro Utterson, kaj tiam, rapidavoĉe.—Kiamaniere okazas, ke ĝi estas malfermita?
—La viro ĉe Maw estis tre kolera, sinjoro, kaj reĵetis ĝin al mi kvazaŭ ĝi estus tiom da malpuraĵo, respondis Poole.
—Ĉi tiu estas sendube la skribstilo de la doktoro, vi scias? daŭrigis la leĝisto.
—Mi pensis, ke ĝi similas, diris la servisto iom malkontente; kaj, poste, per alia voĉo: Sed kion gravas la stilo de l’ skribo? li diris; mi vidis lin.
—Vidis lin! rediris Utterson. Nu?
—Jen la nekompreneblaĵo! diris Poole. Mi eniris subite en la teatron el la ĝardeno. Ŝajnis, ke li elglitis por serĉi tiun drogon aŭ kion ajn ĝi estas; ĉar la kabineta pordo estis nefermita, kaj jen li estis ĉe la malproksima flanko de la ĉambro, serĉante inter la ujoj. Li suprenrigardis kiam mi envenis, eligis ian krion kaj suprenkuregis per la ŝtuparo en la kabineton. Nur dum momento mi lin vidis, sed la haroj stariĝis sur mia kapo kiel la pikiloj de histriko. Sinjoro, se tiu estis mia mastro, kial li havis maskon sur la vizaĝo? Se tiu estis mia mastro, kial li ekkriis kiel rato kaj kuris for de mi? Mi servadis lin sufiĉe longatempe. Kaj ja …
La viro haltis, kaj pasigis la manon sur la vizaĝo.
—Ĉio ĉi tio estas strangaj cirkonstancoj, diris S-ro Utterson, sed mi kredas, ke mi ekvidas lumon. Via mastro, Poole, estas evidente atakita de unu el tiuj malsanoj, kiuj samtempe turmentegas kaj deformas la suferanton. Tial, tiom kiom mi scias, la ŝanĝiĝo de lia voĉo, tial la masko kaj la evitado de siaj amikoj, tial la avideco trovi tiun ĉi drogon, per kiu la malfeliĉulo konservas iom da espero pri fina resaniĝo,—Dio permesu, ke li ne trompiĝu! Jen mia klarigo; ĝi estas sufiĉe malgaja, Poole, ja terurega por konsideri, sed ĝi estas simpla kaj natura, konsekvencas bone kune kaj liberigas nin de ĉiaj supermezuraj timoj.
—Sinjoro, diris la servisto, makule paliĝante, tiu aĵo ne estas mia mastro, kaj jen la vero. Mia mastro—li ĉirkaŭrigardis kaj komencis subparoli—estas altkreska, belforma homo, kaj la alia estis pliĝuste malgrandegulo.
Utterson provis nenian proteston.
—Ho, sinjoro, ekkriis Poole, ĉu vi pensas, ke mi ne konas mian mastron post dudekjara servado? Ĉu vi pensas, ke mi ne scias ĝis kioma alto lia kapo atingas ĉe la pordo de la kabineto, kie mi lin vidadis ĉiumatene? Ne, sinjoro, tiu maskitaĵo neniam estis D-ro Jekyll—Dio scias, kio ĝi estas, sed neniam ĝi estis D-ro Jekyll, kaj estas la kredo de mia koro, ke okazis mortigo.
—Poole, respondis la leĝisto, se vi tion diras, fariĝos mia devo certiĝi pri tio. Kvankam mi multe deziras respekti la sentojn de via mastro, kvankam mi estas multe embarasita pri tiu ĉi letereto, kiu ŝajnas pruvi, ke li ankoraŭ vivas, mi konsideros, ke estas mia devo, trabati tiun pordon.
—Ha, S-ro Utterson, jen vi parolas! ekkriis la servisto.
—Kaj nun venas la dua demando, daŭrigis la leĝisto, kiu tion faros?
—Nu, vi kaj mi, sinjoro, estis la sentima respondo.
—Tio estas bone dirita, respondis la leĝisto, kaj kio ajn rezultos, mi zorgos pri tio, ke vi ne estos perdanto.
—Estas hakilo en la teatro, daŭrigis Poole, kaj vi povas ekpreni la kuirejan fajrincitilon por vi mem.
La leĝisto ekprenis en la manon tiun malelegantan sed pezan ilon, kaj balancis ĝin.
—Ĉu vi scias, Poole, li diris, suprenrigardante, ke vi kaj mi estas metontaj nin en situacion iome danĝeran?
—Vi povas ja prave diri tion, respondis la servisto.
—Estos do bone, ke ni estu sinceraj, diris la alia. Ni ambaŭ pensas pli ol ni diris; ni malkaŝu nun ĉion. Tiun maskitan figuron, kiun vi vidis, ĉu vi ĝin rekonis?
—Nu, sinjoro, ĝi iris tiel rapide kaj tiel kunpremite, ke mi apenaŭ povas ĵuri pri tio, estis la respondo. Sed se vi volas demandi, ĉu ĝi estis S-ro Hyde?—Nu, mi pensas, ke jes! Ĝi ja estis simile granda; kaj ĝi havis la saman rapidan malpezecon de movado; kaj plie, kiu alia povus eniri per la pordo de l’ laboratorio? Vi ne forgesis, sinjoro, ke, kiam okazis la mortigo, li ankoraŭ havis sur li la ŝlosilon. Sed tio ne estas ĉio. Mi ne scias, S-ro Utterson, ĉu vi iam renkontis S-ron Hyde?
—Jes, diris la leĝisto, mi unufoje parolis kun li.
—Sekve vi devas scii, same kiel ni ceteraj, ke estis ĉe tiu sinjoro io stranga—io, kio timigis homon—io, kion oni sentis en sia spina cerbo.
—Mi konfesas, ke mi sentis iom da tio, diris S-ro Utterson.
—Precize, sinjoro, respondis Poole, nu, kiam tiu maskitaĵo eksaltis kvazaŭ simio el inter la ĥemiaĵoj kaj kuregis en la kabineton, tio malsupreniris mian spinon kiel glacio. Ho! mi scias, ke tio ja ne estas pruvo, S-ro Utterson, sed homo havas siajn sentojn, kaj mi donas al vi mian biblioĵuron, ke estis S-ro Hyde.
—Jes, jes, diris la leĝisto, miaj timoj inklinas al la sama konkludo. Malbono, mi timas, malbono devis nepre naskiĝi el tiu kunligo. Jes, vere, mi vin kredas, mi kredas, ke malfeliĉa Harry estas mortigita, kaj mi kredas, ke lia mortiginto (pro kia celo, Dio sole povas diri) ankoraŭ sin kaŝas en la ĉambro de sia viktimo! Nu, estu nia nomo la Venĝo! Alvoku Bradshaw! [22]
La lakeo alvenis, tre nervema kaj pala.
—Regu vin, Bradshaw, diris la leĝisto. Tiu ĉi necerteco malbone efikas, mi scias, sur vin ĉiujn, sed mi nun intencas meti al ĝi finon. Poole kaj mi perforte trabatos al ni vojon en la kabineton. Se ĉio estas bona, miaj ŝultroj estas sufiĉe larĝaj por porti la kulpon. Dume, por la okazo se io estas vere malbona, aŭ se iu malbonfarinto penos forkuri per la posta elirejo, vi kaj la knabo devas ĉirkaŭiri la angulon kun paro de taŭgaj bastonoj, kaj ekokupi postenon ĉe la pordo de la laboratorio. Ni donas al vi dek minutojn por atingi vian lokon.
Ĉe la foriro de Bradshaw la leĝisto rigardis sian poŝhorloĝon.
—Kaj nun, Poole, ni iru al la nia, li diris; kaj, prenante la fajrincitilon sub la brako, li antaŭeniris en la korton. Estis jam tute mallume. La vento ĵetis la lumon de la kandelo, jen tien jen reen, ĉirkaŭ iliaj paŝoj, ĝis ili atingis la ŝirmon de la teatro, kie ili silente sidiĝis por atendi. Londono solene zumadis ĉirkaŭe, sed pli apude, la senbrueco estis rompata nur de la sono de piedo, kiu moviĝadis antaŭen-malantaŭen sur la kabineta planko.
—Tiamaniere ĝi marŝadas la tutan tagon, sinjoro, murmuris Poole, jes, kaj pli grandan parton de la nokto. Nur kiam nova specimeno venas de la apotekisto okazas mallonga halteto. Ha! estas malbona konscienco, kiu estas tiel malamika kontraŭ la ripozo. Ha, sinjoro! ĉiu paŝo parolas pri sango kruele disverŝita. Sed aŭskultu denove, iome pliapude, enmetu vian koron en viajn orelojn, S-ro Utterson, kaj diru al mi, ĉu tio estas la piedo de l’ doktoro?
La paŝoj faladis malpeze kaj strange, kun difinita svingado, kvankam ili iris tiel malrapide; tio efektive estis tute malsama de la peza, grinca paŝado de Harry Jekyll. Utterson ekĝemis.
—Ĉu neniam okazis io alia? li demandis.
Poole kapjesis.
—Foje, li diris, foje mi aŭdis ĝin plorantan.
—Plorantan! Kiel tio? diris la leĝisto, kun subita frostotremo de teruro.
—Plorantan kiel virino aŭ animo damnita, [23] diris la servisto. Mi foriris kun tia sento en la koro, ke mi mem povus ankaŭ plori.
Sed nun la dek minutoj ekfiniĝis. Poole eltiris la hakilon de sub amaso da pakpajlo; la kandelo estis starigita sur la plej apuda tablo, por lumigi al ili dum la atako, kaj ili alproksimiĝis kun haltigata spirado al tie, kie tiu senlaca piedo ankoraŭ antaŭen-malantaŭeniris en la senbrueco de la nokto.
—Jekyll, kriis Utterson, per laŭta voĉo, mi postulas vidi vin.
Li paŭzis momenton, sed alvenis neniu respondo.
—Mi sciigas al vi per justa averto, ke niaj suspektoj estas vekitaj, ke mi devas kaj volas vin vidi, li daŭrigis; se ne kun via propra kunsento, tiam per bruta forto!
—Utterson, diris la voĉo, pro Dio, kompatu!
—Ha! tiu ne estas la voĉo de Jekyll—ĝi estas tiu de Hyde! ekkriis Utterson. Trahaku la pordon, Poole.
Poole svingis la hakilon super sian ŝultron; la bato skuis la konstruaĵon, kaj la ruĝtegita pordo saltis kontraŭ la seruron kaj ĉarnirojn. Lugubra [24] kriego, kvazaŭ de nur besta teruro, sonis el la kabineto. Supren denove la hakilo, kaj denove la paneloj fendiĝis kaj saltis la kadro; kvarfoje falis la bato, sed la ligno estis kuntenema kaj la metalaĵoj estis de bonega fariteco; kaj nur post la kvina bato disrompiĝis la seruro, kaj la ruinoj de la pordo trafalis internen sur la tapiŝon.
La sieĝantoj, timigite de sia propra tumulto kaj de la silento kiu sekvis, destaris iome malantaŭen kaj enrigardis. Tie antaŭ iliaj okuloj estis la kabineto en la trankvila lumo de la lampo, bona fajro ardis kaj kraketadis en la fajrujo, la kaldroneto kantis sian kanteton, du-tri tirkestoj estis malfermitaj; paperoj nete ordigitaj kuŝis sur la tablo, kaj pli proksime de la fajro la manĝilaro estis metita por la temanĝo. La plej trankvila ĉambro, oni dirus, kaj, se forestus la vitraj ŝrankoj plenaj de ĥemiaĵoj, la plej ordinara en Londono tiun nokton. Ĝuste en la mezo kuŝis treege tordita korpo de homo, ankoraŭ ekskuata. Ili alproksimiĝis piedfingre, turnis ĝin sur ĝian dorson, kaj vidis la vizaĝon de Edward Hyde. Li estis vestita per vestoj multe tro grandaj por li, vestoj laŭ la staturo de la doktoro, la tendenoj de l’ vizaĝo ankoraŭ moviĝis vivsimile, sed la vivo estis efektive tute foriĝinta, kaj per la dispremita fiolo [25] en lia mano, kaj la forta odoro de migdalkernoj, kiu restis en la aero, Utterson sciis, ke li rigardas la kadavron de memdetruinto.
—Ni venas tro malfrue, li diris severe, aŭ por savi, aŭ por puni. Hyde estas irinta al sia juĝo, kaj al ni restas nur trovi la korpon de via mastro.
La plej granda parto de la konstruaĵo estis okupata de la teatro, kiu plenigis preskaŭ la tutan teretaĝon, kaj de la kabineto, kiu formis plisupran etaĝon ĉe unu ekstremaĵo kaj rigardis sur la korton. Koridoro kunigis la teatron kun la pordo en la flankstrato. Estis ankaŭ kelkaj mallumaj kameroj kaj vasta kelo. Ĉiujn ili nun traesploris. En ĉiun kameron ili bezonis nur ekrigardi, ĉar ĉiuj estis malplenaj. La kelo, ja, estis plenigita je ĉiuspeca forĵetaĵo, sed jam dum ili malfermis la pordon, ili estis avertitaj pri la neutileco de plua serĉado per la falo de tuta mato da araneaĵo, kiu dum jaroj sigelis la enirejon. Nenie troviĝis postsigno de Harry Jekyll, senviva aŭ viva.
Poole piedfrapis sur la kahelojn de la koridoro.
—Li kredeble estas enterigita ĉi tie, li diris, aŭskultante la sonon. Aŭ eble li forkuris, diris Utterson, kaj turnis por ekzameni la pordon al la flankstrato. Ĝi estis ŝlosita, kaj kuŝantan apude sur la kaheloj, ili trovis la ŝlosilon, jam makulitan per rusto.
—Ĉi tio ne montras uzadon, rimarkis la leĝisto.
—Uzadon! eĥis Poole. Ĉu vi ne vidas, sinjoro, ke ĝi estas rompita? kvazaŭ iu estus ĝin piedfrapadinta.
—Ha! daŭrigis Utterson, kaj la disrompoj ankaŭ estas rustiĝintaj.
La du viroj rigardis sin reciproke kun teruro.
—Tio ĉi preteriras mian komprenon, Poole, diris la leĝisto, ni revenu en la kabineton.
Ili silente supreniris la ŝtuparon, kaj, de tempo al tempo turnante timoplenan ekrigardon al la kadavro, esploradis pli zorge la enhavon de la kabineto. Sur unu tablo estis postsignoj de ĥemia laborado, diversaj mezuritaj amasetoj de ia blanka salo kuŝis sur vitraj pelvetoj, kvazaŭ por ia eksperimento, ĉe kiu la malfeliĉulo estis malhelpita.
—Tiu estas la sama drogo, kiun mi ĉiam alportadis al li, diris Poole.
Post tio, en la daŭrigo de sia esplorado de la ĉambro, la serĉantoj alvenis ĝis la spegulego, en kies profundon ili rigardis kun senvola teruro.
—Tiu ĉi spegulo vidis kelkajn strangaĵojn, sinjoro, murmuris Poole.
—Kaj certe neniun pli strangan, ol si mem, eĥis la leĝisto per la sama tono. Ĉar por kio Jekyll povus ĝin bezoni? li diris.
—Tion vi ja povas demandi, sinjoro, diris Poole.
Poste, ili sin turnis al la tablo. Sur la pupitro, inter la orda aro da paperoj, plej supra kuŝis granda koverto, kaj ĝi portis, skribitan per la mano de la doktoro, la nomon de S-ro Utterson. La leĝisto rompis la sigelon, kaj diversaj enfermitaĵoj falis planken. La unua estis testamento verkita laŭ la samaj eksterordinaraj kondiĉoj, kiel tiu, kiun li redonis antaŭ ses monatoj por servi kiel testamento en okazo de morto, kaj kiel donacakto en okazo de malapero; sed anstataŭ la nomo de Edward Hyde, la leĝisto kun nepriskribebla mirego legis la nomon de Gabriel John Utterson. Li rigardis Poole, kaj poste denove la paperojn, kaj fine la malbonfarinton, sternitan sur la tapiŝo.
—Turniĝas al mi la kapo, li diris. Li jam ĉiujn ĉi tagojn restadis ĉi tie kiel posedanto; li ne havis kaŭzon por ami min; li devis furiozi, vidante sin elpuŝita, kaj tiun ĉi dokumenton li tamen ne detruis.
Li levis la plej proksiman paperon; ĝi estis mallonga letereto skribita de la doktoro, kun dato ĉe la supro.
—Ho, Poole! la leĝisto kriis, li estis viva, ĉi tie, hodiaŭ. Lin forigi dum tiel mallonga intertempo, oni ne povus; li devas ankoraŭ vivi, li certe ien forkuris!
Sed kial do forkuris? Kaj kiel? Kaj ĉi tion en tiu okazo ni kuraĝu nomi memmortigo? Ho, ni devos esti singardemaj. Mi antaŭvidas, ke ni ankoraŭ povas impliki vian mastron en ian teruran katastrofon.
—Kial vi ne legas ĝin, sinjoro? demandis Poole.
—Ĉar mi timas, respondis la leĝisto solene. Al Dio plaĉu, ke mi por tio ne havu kaŭzon!
Kaj ĉe tio li proksimigis la paperon al sia okulo kaj legis la jenan:

«Mia kara Utterson!—Kiam tio ĉi venos en viajn manojn, mi estos malaperinta, en cirkonstancoj, kiujn mi ne havas la kapablon antaŭvidi; sed miaj instinktoj kaj ĉiuj cirkonstancoj de mia sennoma situacio al mi diras, ke la fino estas certa kaj devas baldaŭ veni. Iru, do, kaj unue legu la rakonton, kiun Lanyon, laŭ sia averto, estis metonta en viajn manojn: kaj se vi deziros scii ion pli, turnu vin al la konfeso de
               Via malinda kaj malfeliĉa amiko
                              Harry Jekyll»

—Ĉu estis tria enfermitaĵo? demandis Utterson.
—Jen, sinjoro, diris Poole, kaj metis inter liajn manojn sufiĉe grandan paketon sigelitan ĉe diversaj lokoj. La leĝisto metis ĝin en sian poŝon.
—Pri ĉi tiu papero mi konsilus diri nenion. Se via mastro forkuris aŭ mortis, ni povos tamen almenaŭ savi lian reputacion. Estas nun la deka; estas necese, ke mi iru hejmen legi ĉi tiujn dokumentojn en trankvileco; sed mi revenos antaŭ noktomezo kaj tiam ni venigos la policon.
Ili eliris, ŝlosinte post si la pordon de la teatro, kaj Utterson, denove lasinte la servistaron kuniĝintan ĉirkaŭ la fajro en la vestiblo, malrapide reiris al sia oficejo por legi la du rakontojn, per kiuj ĉi tiu mistero estis nun klarigota.

___________________________

[22] Elp. Bradŝa.
[23] Damni: kondamni al puno eterna. A. damned; Fr. damné; G. verdammt; H. condenado a pena eterna.
[24] Lugubra: funebrecon, malĝojon inspiranta. A. lugubrious, mournful, doleful; Fr. lugubre; G. traurig, kummervoll, klagend; H. lúgubre.
[25] Fiolo: malgranda vitra botelo de formo speciala uzata en la laboratorio. A. phial; Fr. fiole: G. Phiole, Fläschchen; H. redoma, frasco.

Entradas más populares de este blog

Ĉe la koro de la Tero: Noto de la tradukanto

En Rusujo per Esperanto: III

Princo Serebrjanij: ĈAPITRO I. La "opriĉnikoj"