Aventuroj de Antonio: Vespero

Post la vespermanĝo sinjoro Meyer inspektis, kiel kutime, la dislokon de la gardistoj. Tiun ĉi laboron faris kondukanto. Kiam li estis preta, sinjoro Meyer turnis sin al Othman:

"Othman, vi ĉe la benzinaŭto estu eksterordinare singarda. Ni estas en danĝera regiono, kie jam ofte karavanoj estis atakataj, iliaj varoj rabataj, partoprenantoj kelkfoje eĉ mortigitaj. Se ili sukcesus neniigi nian benzinaŭton, ni estus perditaj."

"Mi certigas vin pri mia singardemo, sinjoro Meyer," ĝentile respondis Othman. Iomete li ekmaltrankviliĝis. Kion tio signifas? Sed kiam li vidis, ke sinjoro Meyer donas la saman instrukcion ankaŭ al aliaj gardistoj, li denove ektrankviliĝis.

La gardistoj disiris al siaj postenoj, la ceteraj ekkuŝis por dormi.

Ne pasis eĉ dek minutoj, kiam sinjoro Meyer ordonis, ke ĉiuj viroj kolektiĝu apud lia aŭtomobilo. Ankaŭ gardistoj venu.

Dum ĉiuj scivolplenaj rapidis al la destinita loko, ambaŭ meĥanikistoj kun kondukanto foriris nerimarkeble al benzinaŭto kaj kaŝiĝis sub ĝi tiel, ke ili ne estis videblaj. Malhela nokto faciligis tion al ili.

"Ĉu vi aŭdis nenion?" demandis sinjoro Meyer la kolektiĝintajn virojn.

"Ne!" respondis ĉiuj kaj mirigitaj rigardis unu la alian. Kion li—?

"Al mi ŝajnis, ke mi ekaŭdis strangan fajfadon. Kvazaŭ iuj homoj en la dezerto interkompreniĝus. Ĉu vi vere aŭdis nenion similan?"

"Ne vere!"

Ĉe la taglumo sinjoro Meyer ekvidus sur multaj vangoj strangan ekrideton.

"Do, tio estis nur fantomo. Tio ne gravas. Gardistoj, estu tre singardaj! Bonan nokton!" Li sciis, ke dum ĉi tiuj momentoj liaj kunhelpantoj estas jam kaŝitaj.

"Bonan nokton!" respondis la kolektaro kaj multaj disiris kun strangaj sentoj. Kiuj ne sciis, pri kio temas, opiniis, ke kun sinjoro Meyer ne ĉio estas en ordo.

Othman rapide revenis al la benzinaŭto. Li preparis la brulŝnuron kaj atendis panikon, kiun kaŭzos Eriko. La viroj sub la aŭtomobilo preskaŭ ne spiris.

Eriko komencis efektivigi sian planon. Li ekprenis pafilon kaj forlasis sian aŭtomobilon. Sed tiun ĉi perfidulon gardis Knopp kaj Keller.

Apenaŭ li faris dek paŝojn, Knopp ekkriis laŭte:

"Kien tiel malfrue, Eriko?"

Eriko ekembarasiĝis.

"Eh—nur ĉi tien—"

"Kaj kion vi volas fari per la pafilo?" insistis Keller.

"Mi iras—promeni—" konfuzite respondis Eriko.

"Eriko ne povas dormi! Nokte li irados promenadi!" malice kriis Knopp kaj li kun Keller sekvis Erikon.

"Tio estas mia afero!" kolere diris Eriko. "Kaj lasu min trankvila! Se tio vin ĝenas, iru en la liton!"

"Ni iros, amiko, ni iros tuj," Knopp kaj Keller jam staris apud li, "sed vi iros kun ni!"

Kaj pli frue, ol Eriko povis defendi sin, ili ĵetis sin sur lin, elmanigis al li pafilon kaj rapide katenis lin.

Preskaŭ en tiu sama momento okazis sovaĝa lukto apud la benzinaŭto.

Othman aŭdis la rimarkojn de Knopp kaj Keller kaj ankaŭ la kolerajn respondojn de Eriko. Li ekkomprenis, ke ilia plano komencas detruiĝi.

Kaj tamen—nun jam ne estas eble forĵeti ĝin! La benzino devos eksplodi, estu kiel estu! Li ekbruligos kaj malaperos en malhela nokto...

Li elpoŝigis alumetojn kaj intencis ekbruligi. Sed en tiu momento, kiam la alumeto ekflamiĝis, okazis io neatendita.

Antaŭ li, preskaŭ ĉe liaj piedoj, rektiĝis ia malhela korpo kaj en sekvanta sekundo li eksentis sur la dekstra mano, en kiu li tenis la brulantan alumeton, fortan frapon. Oni frapis lin unu sekundon pli frue ol povis esti efektivigita la krima plano.

Othman vidis, ke oni perfidis ilin. Li plenforte frapegis nekonatan atakanton en la bruston kaj volis forkuri. Sed tion malebligis al li du novaj staturoj, kaj kvar manoj ekprenis lin kiel per prenilo.

Oni alkondukis ambaŭ friponojn al la aŭtomobilo de sinjoro Meyer. Tie jam estis kolektiĝintaj ĉiuj viroj, ekscititaj per la eksterordinaraj okazintaĵoj de tiu vespero. Sinjoro Meyer klarigis ĉion al ili:

"Tiuj du sentaŭguloj estos transportataj en Timbuktu-n kiel kaptitoj en katenoj. Tie oni starigos ilin antaŭ la oficialan juĝistaron kaj ili estos laŭmerite punitaj. La reston de la vojaĝo unu viro ĉiam gardos ilin."

Kaj fine li diris, kies merito tio estas. Al Antonio flugis dankaj rigardoj de la tuta ekspedicio.

Ĉiuj komprenis, el kia danĝero li savis ilin.

Ankaŭ Eriko kaj Othman rigardis Antonion. Sed se ili povus elĵeti tiom da sagoj, kiom ili elsendis da malamikaj rigardoj, sur lia korpo ne restus eĉ unu nevundita loketo.

Tiun nokton neniu plu dormis. Tenante pafilon en la manoj, ĉiuj atendis, ĉu alvenos malamikoj. Sed dum la tuta nokto nenio okazis.

Frumatene ili forlasis tiun lokon, kiu povis esti la komenco de ilia pereo.

Entradas más populares de este blog

Ĉe la koro de la Tero: Noto de la tradukanto

En Rusujo per Esperanto: III

Princo Serebrjanij: ĈAPITRO I. La "opriĉnikoj"