Aventuroj de Antonio: Othman

Vespere oni vekis lin.

La virino, kiu venigis lin en la oazon, preparis por li kuŝejon sur la tero en sia kabano. Apenaŭ li iom manĝis, li daŭrigis la dolĉan dormon.

Kiam li vekiĝis, estis hela tago.

Post matenmanĝo li eliris por trarigardi la oazon. Li ja ne povos resti ĉi tie. Li devos havigi al si informojn, kion oni povas fari en tiu ĉi situacio.

Ĵus kiam li forlasis la kabanon, alveturis en la oazon longa procesio de armitaj viroj. Virinoj, infanoj kaj maljunuloj ĝojkriante kuris renkonte al ili. Sed kiam la armeestro diris al ili kelkajn vortojn, iliaj ĝojekkrioj ŝanĝiĝis en kortuŝan ploradon.

Viroj saltis de sur siaj kameloj kaj eksidis kun la ceteraj oazanoj. Unusola estro restis staranta. Antonio tuj ekkomprenis, ke ili estas la rajdantoj, ĵus revenintaj el rabekspedicio. La malhelaj vizaĝoj de la viroj kaj malĝojigaj ekkrioj de la virinoj, de la maljunuloj kaj infanoj estis la evidenta pruvo, ke la ekspedicio malsukcesis.

La estro parolis versimile pri la procedo de la ekspedicio. Li akompanis sian parolon per vigla gestado kaj tiel Antonio, malgraŭ tio, ke li ne komprenis, povis imagi en la fantazio la tutan ekspedicion.

Kaj ju plu parolis la estro, des pli certe ekkomprenis Antonio, ke li falis en leonkavon. Ke li troviĝas en la oazo de tiuj rabistoj, kiuj intencis ataki ilian ekspedicion—kion malebligis al ili nur li. La estro ĵus parolis pri la sorto de Othman. Kiu scias, kiamaniere li eksciis tion, sed estas vere, ke li priskribis lian arestiĝon tre fidele. Post tiu ĉi sciigo ĉiuj ĉeestantoj komencis eldiri la nomon de Othman kaj laŭte plori.

Antonio jam pripensis, kiamaniere li povus forkuri. Li timis, ke ili ekscios, ke li estas tiu perfidulo, kiu kaŭzis ilian tutan malfeliĉon.

La estro ankoraŭ ne finis sian parolon, kiam maljunulo subite ekstaris kaj, montrante per la mano al la suda enirejo en la oazon, ĝoje li ekkriis: "Othman!"

Ĉiuj malkonfide ekrigardis tien.

Vere! Proksimiĝis Othman!

Dum la terura samumo, kiam ĉiu havis sufiĉe da laboro kun si mem, Othman disŝiris la rimenojn, per kiuj li estis katenita, kaj forkuris.

Antonio vidis, ke fulmotondro proksimiĝas.

Dum la atento de la tuta vilaĝo estis fiksita al la revenanta Othman, Antonio surgrimpis kamelon kaj galope li ekrajdis en la vastan dezerton. Antaŭ ol ili ekrimarkis lin, li estis en distanco de unu kilometro.

Unuamomente ili ne komprenis, kion tio signifas. Sed Othman, kiu havis tre akran vidsenton, ekkonis lin.

"Ni persekutu lin!" li ekkriis rabie. "Ni ekkaptu lin, eĉ se la kameloj devus perei! Li estas tiu, kiu perfidis min!"

Komencis furioza persekuto...

Antonio ja estis sufiĉe malproksime, sed li rajdis sur la kamelo unuafoje, dum liaj persekutantoj estis eminentaj rajdantoj. Antonion pelis la timo antaŭ la aĉa morto, liajn malamikojn la venĝosopiro.

Kiu venkos?

Laŭŝajne la Araboj. Ili flugas sur siaj kameloj ventrapide. Ili faras grandegan cirklon, kies mezpunkto estas Antonio. La duoncirklo mallarĝiĝas. Tio ne povos daŭri longe, kiam Antonio estos kaptita.

Sed—kio aperis ĉe la horizonto?

Kia stranga procesio? Kameloj, aŭtomobiloj—

Antonio ekĝojegis!

Sinjoro Meyer fine atingis la ekspedicion de la onklo kaj nun ili kune tendaras! Kaj jam ili ekvidis lin kaj rapidas renkonte al li! Ĉu ili alveturos ĝustatempe? Antonion forlasas la fortoj, kaj liaj malamikoj estas jam tute proksime. Ili jam ekkomencis pafi!

Ho, la onklo kaj sinjoro Meyer kun siaj viroj venos tro malfrue! Ankoraŭ du-tri minutojn—kaj li estus savita!

Antaŭ li aperis granda abismo. Tiom larĝa, ke li ne povus transsalti ĝin. Tiom profunda, ke li trovus sur ĝia fundo la morton.

Kio restis? Aŭ morti en la manoj de la Araboj, aŭ ĵeti sin en la abismon kaj tie perei...

Li ne povis longe pripensi.

Antonio instigis la kamelon, kiu per granda arko suprensaltis kaj poste rapide malleviĝis al la fundo...

La abismo malice grimacis...

Entradas más populares de este blog

Ĉe la koro de la Tero: Noto de la tradukanto

En Rusujo per Esperanto: III

Princo Serebrjanij: ĈAPITRO I. La "opriĉnikoj"