Aventuroj de Antonio: En Triesto

Al Antonio pasis la tempo rapide. Komence li sentis angoron. Adiaŭo de la gepatroj kaj fratinoj lasis en lia animo profundan impreson. Sed vico da novaj aferoj baldaŭ forigis la malgajajn pensojn.

Post duhora veturo li atingis Aŭstrion. La vojaĝantoj parolis germane. Li aŭskultis la fremdan lingvon kaj klopodis ekkompreni tion, pri kio oni parolis. Li estis sufiĉe surprizita. Tiu germanlingvo aspektis iomete alie ol li ellernis ĝin. Anstataŭ la ĝusta esprimo "ich habe" li aŭdis strangajn vortojn "i hob" ktp. Sed malgraŭ tio li komprenis sufiĉe. Post kelka tempo li havis okazon paroli germane. Maljuna, parolema sinjoro demandis lin, ĉu li veturas Vienon. Li respondis, ke li vojaĝas Afrikon. Tiam la sinjoro eksaltis for de sia loko, ekprenis sian nazumon, frotis ĝin per naztuko, denove surnazigis ĝin kaj fikse rigardis Antonion. En lia rigardo estis tiom da malkonfido, scivolemo, surprizo kaj mirego, ke tio estis preskaŭ ridinda. Kaj kvazaŭ li ne kredus al siaj oreloj, li demandis ankoraŭ unufoje:

"Kien vi veturas?"

"En Afrikon," memfide respondis Antonio.


"Kaj ĉu sola?" la fremdulo ankoraŭ ne kredis.

"Kun mia onklo. Li atendas min en Triesto."

La maljuna sinjoro ĉiam miris kaj miris. Dio bona, kiom kuraĝa estas la hodiaŭa junularo! Tiu bubo ne estas pli aĝa ol dekkvinjara, kaj ekveturas sola Trieston kaj volas vojaĝi en Afrikon!

"Kaj kien: en Alĝerion aŭ en Tunizion?"

"En Tunizion."

"Kaj poste reen?"

"Ne, en Saharon."

"Kion vi diras?" la sinjoro komencis iomete koleriĝi. Li opiniis, ke tiu knabo mensoge babilas. "Kaj kion vi tie farus?"

Antonio, kiel eble, klarigis al li la aferon. Li ĝojis, ke li povas paroli germane. Kaj li mem estis surprizita, kiom bone li en tio sukcesis. Antaŭ ol li finparolis, konduktoro komunikis, ke ili estas en Vieno.

Dum la plua vojaĝo li ne povis deŝiri siajn okulojn de la belega panoramo, kiun prezentis la Alpoj. Ankaŭ en Moravia Slovakujo, kie li travivis sian infanaĝon, estas montoj, sed kio estas ekzemple tia Buĥlov kompare al ĉi tiuj kolosaj grandeguloj?


Malrapide alproksimiĝis la nokto. Antonio bedaŭris, ke li devas travojaĝi tiom belan regionon dumnokte. Sed kion fari? Interrompi la vojaĝon kaj daŭrigi ĝin morgaŭ—tio ne estas ebla. La onklo atendus lin kaj kiajn pensojn li havus, se li ne alveturus? Li certe ektimus, ke al Antonio okazis dumvoje io malbona.


Li elpakigis libron kaj komencis legi. Ĉirkaŭ noktmezo li iĝis tre dormema. Li forte luktis kontraŭ la dormo, ĉar li timis, ke iu malbona homo povus ŝteli lian monon. Sed la naturo estis pli forta ol la bona intenco. Post kelkaj momentoj lia kapo kliniĝis sur la bruston, liaj okuloj fermiĝis kaj nur kvazaŭ el malproksimo li aŭdis la kontraŭfrapojn de la vagonradoj: ta-ta-ta, ta-ta-ta, ta-ta-ta— — —

Li ekdormis.

La suno staris jam alte super la horizonto, kiam iu perforte skuis lin. Ektimigite li eksaltis. En la unua momento li ne povis rekonsciiĝi. Kie li troviĝas? Kion deziras tiu nekonata homo? Kaj per kia stranga lingvo li parolas? Kion devas tio ĉio signifi? Fine li ĉion rememorigis al si. Li ekkomprenis, ke tiu nekonata viro estas la konduktoro kaj postulas de li veturbileton. Sed—kiel tio estas ebla? Li ja montris ĝin jam! Ho, li jam scias ... li estas jam en Italujo! Li montris la veturbileton kaj komencis trarigardi siajn pakaĵojn. Ĉio estis en ordo.


Kiom li ĝojis, kiam li finfine alveturis en Trieston! Kiam la vagonaro haltis, Antonio elkliniĝis el la fenestro kaj svingis per la poŝtuko. Ili tiel interkonsentis kun la onklo, por ke ili baldaŭ trovu unu la alian. Ili ja certe ne ekkonus sin reciproke, ĉar la onklo vizitis lian familion lastfoje antaŭ dek jaroj. La okuloj de Antonio vagis tra la perono. Ho, kia granda amaso da homoj! La onklo estas vere sperta viro, ke li proponis tiun aferon kun la poŝtuko. Kiamaniere estus eble trovi unu la alian en tiu ĉi maro de homoj?


Homoj elvagoniĝis kaj rapidis en la urbon. La vagonaro rapide malpleniĝas. Kie estas la onklo? Li sendube atendas, ĝis tiuj multaj homoj foriros... Sed jam li povus esti ĉi tie, ĉar Antonio estas en la tuta vagonaro preskaŭ sola. Sed vidu, tie staras grupo da sinjoroj ... kiu el ili estas eble la onklo? Ĉu tiu alta sinjoro en nigra vesto? Ne, li ne estas la onklo, ĉar la onklo estas pli malalta ... tiu apudstaranta eble ... ankaŭ ne, ĉar ĵus li bonvenigas sinjorinon ... Ho, Antonio estas stultulo, eble ĉi tie estas la kutimo, ke neniu, kiu ne intencas veturi, rajtas promeni sur la perono. Eble la onklo staras antaŭ la stacidomo kaj tie atendas lin!

Subite li eksentis grandan ĝojon. Iu viro kuris rekte al lia vagono kaj de malproksime li donis al li iun signon, sed li ne povis ekkompreni ĝin. La onklo! Sed—la onklo tio ne estis. La viro alkuris ĝis li kaj tre kolere li ion kriis. Embarasita Antonio komprenis nur unu vorton: "Eksteren! Eksteren!"

Do li ekprenis siajn pakaĵojn kaj malfacile elvagoniĝis. Apenaŭ li staris sur la tero, la vagonaro ekveturis. Nur nun li ekkomprenis, kial la viro koleriĝis. Sed kie estas la onklo?

Antonio forlasis la stacidomon.

La onklo ne estis videbla.

La sento de terura soleco ekkaptis lin. Ion similan li neniam antaŭvidis. Kio povis okazi? Kion li nun faros en fremda urbo, sola kaj sola— — —

Cetere, kiaj plendoj! Eble la onklo ekmalsaniĝis aŭ dumvoje al la stacidomo io neantaŭvidebla okazis al li—ja kiom da plej etaj aferoj kaj hazardoj estas en la vivo, kiuj povas reteni nin!

Kaj Antonio kuraĝe alpaŝis policiston, kiu staris apud la stacidomo. En la notlibreto li havis adreson de la komerca firmo, ĉe kiu estis la onklo dum sia restado en Triesto.

"Sinjoro, mi petas vin, kie estas la domo de tiu ĉi firmo?"

La itala policisto tre kompleze klarigis al li, laŭ kiu vojo li iru por atingi la menciitan domon. Antonio aŭskultis, aŭskultis—sed kiam la policisto estis finparolinta, li diris malespere:

"Mi ne komprenas."

Kiel en Aŭstrio, ankaŭ ĉi tie li eksciis, kia granda diferenco estas inter la literaturlingvo, per kiu oni verkas la librojn, kaj la dialektoj.

La policisto kompatis la malgrandan knabon. Li pripensis, kiamaniere li povus helpi al li. En tiu momento preterpasis ilin unu el liaj konatoj. La policisto vokis lin kaj parolis kun li pri la afero. La viro kapjesis, ekprenis la kofron de Antonio kaj mallonge li diris: "Ni iru!"

Li alvenigis Antonion al grandega konstruaĵo, sur kiu estis skribita per grandaj literoj la adreso, kiun havis Antonio. Li starigis la kofron al la pordo, amike ekridetis kaj foriris.

Antonio eniris. Li haltigis la unuan homon, kiun li renkontis. Li forgesis, ke li estas en fremda lando, kaj demandis ĉeĥe:

"Pardonu afable, sinjoro, ĉu vi ne scias, kie estas sinjoro Ratajsky?"

La viro neis per la kapo, komprenigante Antonion, ke li ne komprenas. Antonio komencis germane. Tiam la viro ekkomprenis.

"Ratajsky? Jes, mi scias ... hieraŭ posttagmeze li forveturis per la ŝipo en Afrikon, en Tunizion."

Antonio ekpaliĝis. Ho, li eble ne komprenis! Tiuj fremdaj lingvoj!

"Mi petas?"

"Sinjoro Ratajsky forveturis hieraŭ posttagmeze per la ŝipo en Afrikon, en Tunizion!" la respondo estis klara kaj komprenebla, sed jam iomete malpacienca.

"Tio ne estas ebla..." nur kiel por si diris Antonio.

Tiam la viro forturniĝis kaj rapidis al sia laboro, lasinte Antonion al liaj malgajaj meditoj.

La sciigo konsternis lin. Li jam preskaŭ atingis la celon de siaj klopodoj kaj nun—la forveturo de la onklo subite ĉion neniigis. Kial do la onklo tion faris? Ĉu li volis liberigi sin de li? Ĉu li diris al si, ke dum danĝera ekspedicio Antonio estus por li nur granda malhelpo? Ĉu li en la lasta momento tiel decidis?

Pripensante tion, Antonio preskaŭ ekploris. Ankoraŭ feliĉe, ke la patro donis al li por ĉiuj kazoj sufiĉe da mono! Sed kio estus la kaŭzo, ke la onklo devis decidi nur en la lasta momento? Certe okazis io stranga—cetere li konvinkiĝos. Li alpaŝis oficiston kaj demandis lin, ĉu li ne scias, kial sinjoro Ratajsky forveturis en Afrikon jam hieraŭ.

"La ŝipo estis forveturonta nur morgaŭ," sonis la respondo. "Sed subite la direktoro de nia kompanio, kies kompaniano estas ankaŭ sinjoro Ratajsky, ŝanĝis la programon kaj ordonis, ke la ŝipo forveturu du tagojn pli frue."

Kaj la oficisto daŭrigis sian laboron, ĉar en tiel granda komerca domo ne estas tempo por longaj paroloj.

Tiu ĉi sciigo redonis al Antonio trankvilon kaj pripenson. Do la onklo ne volis liberigi sin de li kaj li forveturis nur pro tio, ke li obeis la pli superan ordonon! Ho, se la afero estas tia, kara onklo, ni kunvenos!

Li energie ekprenis siajn pezajn pakaĵojn kaj ekiris en homplenajn stratojn. Forgesita estis ĉia malkuraĝeco kaj malespero! Li atingos la onklon! Li partoprenos kun li la vojaĝon tra la Saharo! Li realigos siajn planojn, ĉar li bone scias, ke por dua fojo la patro certe ne donus permeson iri en la mondon!

Post nelonga serĉado li trovis "Transport-Oficejon." Tie li informiĝis, kiam en plej proksima tempo veturos la ŝipo al Afriko. Je la tria posttagmeze.

Li aĉetis veturbileton por la tria klaso. Post la pago de la bileto restis al li nur kelkaj liroj. Tio ne gravas. En Tunizio li atingos la onklon kaj tiam li ne plu bezonos monon.

Antaŭ ol li enŝipiĝis, li aĉetis bildkarton kaj skribis hejmen:
"Karaj gepatroj kaj fratinoj! Kiam mi alvenis en Trieston, la onklo jam estis for. Li devis forveturi du tagojn pli frue. Mi sekvas lin. En Tunizio mi atingos lin. Mi fartas bonege.

Kisas vin
via Antonio."

Entradas más populares de este blog

Ĉe la koro de la Tero: Noto de la tradukanto

En Rusujo per Esperanto: III

Princo Serebrjanij: ĈAPITRO I. La "opriĉnikoj"